1ekskrement/o

ekskremento

ANA
Iu ajn el la substancoj forkondukitaj el la organismo (fekaĵo, urino, ŝvito, galo, ktp); plejofte fekaĵo: uzu ekskrementojn de brutoj […] kaj sur ili pretigu vian panon [1]; oni purigis [la arenon] de la kadavroj, de sango kaj ekskrementoj [2]; (figure) vi estas neniaĵo, sterko, ekskremento [3]! ĉe birdoj la gripvirusoj reproduktiĝas en la intestaro kaj eliĝas precipe kun la ekskrementoj [4]; ekskrementojn oni efike reuzas por sterki [5]. VD:malpuraĵo, necesaĵo2, rekremento, feĉo
angle:
excrement
ĉeĥe:
exkrement, stolice, trus, výkal, výmět(ek), výměšky
ĉine:
粪便 [fènbiàn]
france:
excrément
germane:
Exkrement, Ausscheidungsprodukt
hispane:
excremento
hungare:
ürülék
itale:
escremento
japane:
糞便 [ふんべん], 大便 [だいべん], くそ, ふん
katalune:
excrement
pole:
ekskrement
portugale:
excremento
ruse:
кал, экскременты, испражнения
slovake:
trus, vylúčená látka, výkal
ukraine:
кал, екскременти, випорожнення

ekskrementa

1.
Rilata al ekskremento.
2.
(figure) Malestiminda, malŝatinda: ekskrementa animo [6]. SIN:kota
angle:
1. excremental, excrementitious
france:
1. excrémentiel, fécal 2. de chiotte
germane:
1. exkrementierend, ausscheidend 2. fäkalisch, beschissen
hungare:
1. exkrementális 2. mocskos, sáros, szaros
itale:
1. escrementizio 2. putrido
japane:
糞便の [ふんべんの], 汚らしい [きたならしい]
katalune:
1. excrementici, excremental 2. immund, infecte
ukraine:
фекальний

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.