*divers/a MT
*diversa
- 1.
-
Malsamspeca:
laŭ diversa maniero;
ŝtonoj de diversa grandeco;
monpaperoj de diversa valoro;
diverskoloraj vestoj
[1];
amaso da diversgentaj homoj eliris
[2];
la amaso […] kuras en diversajn flankojn
[3];
tie estis virinoj de diversaj aĝoj, de diversa eksteraĵo kaj videble ankaŭ de
diversaj karakteroj
Marta
;
diverskonsista socio
Marta
;
tiun ĉi flankon diversaj Esperantistoj povas klarigi al si en la plej diversa
maniero kaj en la plej diversaj gradoj
[4];
la intelektuloj […] renkontis tie problemojn kiuj estis specifaj, ne
universalaj, ofte diversaj de tiuj de la proletaro aŭ de la amaso
[5].
alia, diferenca, kalejdoskopa, mozaika
- 2.
- (nur plurale)
Kelke da malsamaj:
diversaj muzikaj instrumentoj
[6];
fari diversajn aferojn
[7];
forĝanto de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero
[8].
pluraj
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 5:30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:38
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:16
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
5. M. Foucault, trad. V. Lutermano: La specifa inteligento, Le Monde diplomatique, 2006-05
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 3:5
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 4:2
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:22
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:38
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:16
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
5. M. Foucault, trad. V. Lutermano: La specifa inteligento, Le Monde diplomatique, 2006-05
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 3:5
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 4:2
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:22
- angle:
- diverse
- beloruse:
- розны, разнастайны
- ĉeĥe:
- lecjaký, různý, rozdílný, rozličný, rozmanitý, různý, všelijaký, všeliký
- ĉine:
- 2. 諸般 [zhūbān], 好些 [hǎoxiē], 好几种 [hǎojǐzhǒng], 各色各样 [gěsègěyàng]
- france:
- divers
- germane:
- 1. verschieden 2. verschiedene
- hispane:
- diverso
- hungare:
- különböző, különféle
- japane:
- いろいろな, さまざまな, 多種多様な [たしゅたような]
- pole:
- 1. różny, przeróżny, rozmaity, urozmaicony 2. różne
- portugale:
- 1. diverso, vário 2. vários
- ruse:
- разный, различный, разнообразный
- slovake:
- rozličný, rôzny
- tibete:
- ཁ་ཤས་
- ukraine:
- різний, розмаїтий, різноманітний
diversi
(ntr)
-
Prezenti inter si malsamojn, diferencojn:
la vico […] povas regione diversi
[9];
la lokaj kondiĉoj tiel diversas, ke neniu
kohera tapeto teksiĝas el tiuj fadenoj
[10];
la lingvoj de la mondo tre diversas inter si, ne malplej multe en la leksiko kaj
semantiko
[11];
se io estas ne uzata plu kaj diversas de la pli ofta kaj logika formo, tion ni
ellasis aŭ markis per malaproba noto, eĉ se ĝi estas zamenhofa
[12].
diferenci
9.
Monato, M. Naoki Lins: Plurlingva Svislando ĉu pagebla
lukso?, 2004
10. M. Fettes: Kuniga arto, 2010-06-10
11. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
12. K. Kaloscay, G. Waringhien: Antaŭparolo de la Plena Gramatiko de Esperanto, Literatura Mondo, suplemento Lingvo-Libro, 1935-1
10. M. Fettes: Kuniga arto, 2010-06-10
11. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
12. K. Kaloscay, G. Waringhien: Antaŭparolo de la Plena Gramatiko de Esperanto, Literatura Mondo, suplemento Lingvo-Libro, 1935-1
- beloruse:
- адрозьнівацца, быць разнастайным, не супадаць, прадстаўляць адрознасьць
- ĉeĥe:
- provádět diverzní činnost
- ĉine:
- 有別於 [yǒubiéyú], 相差 [xiāngchà]
- france:
- diverger, présenter des différences
- germane:
- sich unterscheiden
- hispane:
- divergir
- japane:
- さまざまである
- slovake:
- prevádzať diverznú činnosť
diverseco, diverso
- Malsameco: la diverseco de la klimatoj; ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama spirito [13]; riĉa kolordiverseco aperis sur ĉiuj arbaroj [14]; la grandioza diverseco de niaj ideoj FK ; spite al la diverso de la devenoj de la internacia parolantaro de Esperanto, elkristaliĝis ankaŭ kelkaj originalaĵoj, unikaj nur al la Esperanto-komunumo [15].
13.
La Nova Testamento, I. Korintanoj 12:4
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
15. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
15. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
- angle:
- diversity
- beloruse:
- разнастайнасьць
- ĉeĥe:
- diverzita, různost
- ĉine:
- 异质性 [yìzhìxìng]
- france:
- diversité
- germane:
- Verschiedenheit, Unterschiedlichkeit, Diversität, Heterogenität, Varianz
- hebree:
- גיוון
- hispane:
- diversidad
- hungare:
- különbözőség, diverzitás
- japane:
- 多様性 [たようせい], 種々雑多 [しゅじゅざった]
- okcidentale:
- varietá
- pole:
- różnica, różność, różnorodność, urozmaicenie, dywersyfikacja
- ruse:
- разнообразие
- slovake:
- rôznosť
- ukraine:
- різноманітність, різноманіття, розмаїття, розмаїтість
diversigi, diversecigi
- Igi diversa, diferencigi, variigi, ŝanĝi: diversigita kolekto de korkoj [16]; estas grave sekvi sanan kaj diversigitan manĝomodelon [17]; ĉarma radio, ĵetita sur la esencon de la ekzistado, por ĝin belkolorigi kaj diversecigi Marta .
16.
Monato, Roberto Pigro: Post tostado, korka
recikligo, 2013
17. Monato, Lenio Marobin: Elaĉetas sin (kelkaj) grasoj, 2014
17. Monato, Lenio Marobin: Elaĉetas sin (kelkaj) grasoj, 2014
- beloruse:
- разнастаіць, рабіць разнастайным
- ĉeĥe:
- oddělit, rozlišovat, rozrůznit
- france:
- diversifier
- germane:
- ausdifferenzieren
- hebree:
- לגוון
- hispane:
- diversificar
- hungare:
- különbözővé tesz, diverzifikál
- japane:
- 多様化させる [たようかさせる], 変化をつける [へんかをつける]
- pole:
- poróżniać, dywersyfikować
- ruse:
- разнообразить
- slovake:
- oddeliť, rozlišovať
- ukraine:
- урізноманітнювати
diversiĝi
- Fariĝi diversa, varia: ili poste dividiĝis kaj diversiĝis [18]; [la] kolekto sufiĉe vastiĝis […] kaj tre diversiĝis [19]; multaj japanaj kompanioj fiaskis, kiam ili diversiĝis, neglektante sian propran aferon [20].
18.
Monato, Mihail Korotkov : La turka havas familion, 2012
19. Monato, Sylvain Lelarge: La argilaj najbaretoj de Jesuo provenca tradicio, 2004
20. Monato, Isikawa Takasi: Adapti, persisti, akcepti, 2013
19. Monato, Sylvain Lelarge: La argilaj najbaretoj de Jesuo provenca tradicio, 2004
20. Monato, Isikawa Takasi: Adapti, persisti, akcepti, 2013
- beloruse:
- станавіцца разнастайным
- germane:
- sich ausdifferenzieren
maldiversa
-
Unueca, unutona, nevaria:
pri la nutraĵo, mi povas diri ke ĝi estas bona sed
iomete maldiversa: ni ricevis senŝanĝe tomatojn, kukumojn
kaj kaprinan fromaĝon je la matenmanĝo
[21].
unuforma, monotona1, enuiga, teda
21.
C. Pierroux:
Ok tagoj en Kreto, Internacia Gazeto, 2005-07-13
- beloruse:
- аднастайны, манатонны, аднолькавы
- ĉine:
- 连声 [liánshēng], 归一 [guīyī], 划一 [huàyī]
- france:
- uni (sans variété)
- germane:
- einheitlich
- hispane:
- uniforme (sin variedad), monótono, similar
- pole:
- jednostajny, monotonny, niezróżnicowany
- rumane:
- uniform