ekspon/i PV

eksponi  

(tr)
1.  
FOT Meĥanike elmeti plakon aŭ alian impresiĝeman substancon al la luma efiko: Connie tuj ekploris je la supozo, ke oni malfermos ŝian fotilon kaj eksponos ŝian filmon [1].
2.  
Prezenti klare kaj detale iun temon por taŭge komprenigi ĝin: ununura persono kuraĝis eksponi siajn ideojn en nia forumo [2]; liaj eksplikoj pri la bibliaj eventoj […] estas detale kaj abunde eksponitaj [3]. VD:ekspliki, klarigi3
3.  
Ekspozicii: eksponataj artaĵoj inkluzivas konservaĵojn de muzeoj de Senegalio [4]; tie estas vasta marmuzeo, en kiu estas eksponataj velŝipoj [5].
SIN:elmeti
1. D. Harlow: Re: Lingvo-Kverelo ĉe Norda Konsilantaro, soc.culture.esperanto, 2001-11-29
2. G. Riudor: Unuiĝo: Alain kaj Nikolao, soc.culture.esperanto, 1999-02-18
3. Monato, Kaj la Suno Haltis... , 93/11
4. Ĉina Radio Internacia: Interfluo de la ĉina kulturo kaj la afrika kulturo, 2008-11-21
5. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
beloruse:
1. экспанаваць (падвяргаць дзеяньню сьвятла) 2. прадстаўляць, прэзэнтаваць 3. выстаўляць, экспанаваць (тавары)
ĉeĥe:
exponovat, osvítit, osvětlit
france:
1. exposer (phot.) 2. exposer (énoncer)
germane:
1. aussetzen, belichten, exponieren 2. darstellen 3. ausstellen, auslegen
hispane:
exponer
hungare:
kiállít 1. megvilágít, exponál 2. megvilágít (témát), kifejt
katalune:
exposar
pole:
1. eksponować, poddawać ekspozycji 2. przedstawiać 3. wykładać (towar), wystawiać (na sprzedaż)
portugale:
expor
ruse:
выставлять, экспонировать (товары) 1. экспонировать 2. излагать
slovake:
objasniť, vystaviť účinkom svetla

eksponaĵo

Ekspoziciaĵo: 60 000 personoj […] admiris la ekspoziciitajn 10  000 filatelajn eksponaĵojn [6]; unikaj kaj valoraj eksponaĵoj el 200 eŭropaj muzeoj kaj monaĥejoj atribuas al tiu granda aranĝo internacian karakteron [7].
germane:
Exponat

administraj notoj