1tradici/o PV
tradicio
- 1.
-
Kultura heredado, seninterrompe kaj vive transdonanta de unu
generacio al alia opiniojn, ideojn, kutimojn, ritojn,
rakontojn, rememorojn, artan stilon ktp:
neniu nacia lingvo sekvas la rektajn vojojn de la racio kaj
logika pensado, sed nur tiujn de la tradicio kaj kutimoj
[1];
ili daŭrigas la pragan tradicion ĝuste en
ĝiaj plej tipaj valoroj: la mistikismo, la esoterismo,
la bizara surrealismo de la tamen konkretaj detaloj
[2];
Esperanto ja estas en la stato de daŭra evoluo kaj,
bedaŭrinde, mankas al ĝi tradicio pli malnova ol
cent
jaroj, tial rigardas ĝin malestime la lingvistoj, dum
la etnaj lingvoj ĝuas pli da estimo nur pro tiu
tradicio
[3].
kutimo, moro
- 2.
- Tio kio estas tiamaniere transdonita: la unikeco de la vortfara sistemo kaŭzas ankaŭ tion, ke nek la okcidenta gramatika tradicio nek la pli modernaj metodoj lingvistikaj povas proponi ian modelon por ĝia priskribo [4]; Parnaso estas greka monto, sur kiu, laŭ la tradicio, tronis Febo Apolono [5].
- 3.
Tiu parto de religia doktrino, kiu ne estas fiksita en ĝia Sankta Skribo, sed ekzistas en la ritoj, kutimoj, aŭtoritataj decidoj ktp.

1.
H. Seppik: La tuta Esperanto, 1937
2. M. Nervi: Kafka en Prago, IKU 1996
3. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, 1995
4. J. Lindstedt: Recenzo de Plena Analiza Gramatiko, Planlingvistiko, 1983:6, p. 7a-14a
5. G. Waringhien: Noto pri „La Arto Poezia“, La nica literatura revuo, 2:6
2. M. Nervi: Kafka en Prago, IKU 1996
3. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, 1995
4. J. Lindstedt: Recenzo de Plena Analiza Gramatiko, Planlingvistiko, 1983:6, p. 7a-14a
5. G. Waringhien: Noto pri „La Arto Poezia“, La nica literatura revuo, 2:6
- angle:
- tradition
- beloruse:
- традыцыя, звычай
- bulgare:
- традиция
- ĉeĥe:
- tradice tradice, ústní podání
- france:
- tradition
- germane:
- Tradition
- hispane:
- tradición
- hungare:
- 1. hagyományozás 2. hagyomány, tradíció
- katalune:
- tradició
- nederlande:
- traditie, overlevering
- pole:
- 1. tradycja, obyczaj 2. tradycja, podanie
- portugale:
- tradição
- ruse:
- предание, традиция 2. наследие 3. Священное Предание
- slovake:
- tradícia, ústne podanie
- tibete:
- ལུགས་སྲོལ་
- ukraine:
- традиція, звичай
tradicia
-
Bazita sur tradicio:
tradicia festo;
tradicia, kvazaŭ enkanonigita respondo;
tradicie konservata kutimo.
konservativa, konvencio, rutino
- angle:
- traditional
- beloruse:
- традыцыйны
- bulgare:
- традиционен
- ĉeĥe:
- tradiční
- france:
- traditionnel
- germane:
- traditionell
- hispane:
- tradicional
- hungare:
- hagyományos, tradicionális
- katalune:
- tradicional
- nederlande:
- traditioneel
- pole:
- tradycyjny
- portugale:
- tradicional
- ruse:
- традиционный
- slovake:
- tradičný
- ukraine:
- традиційний
tradicii
(tr)
- Transdoni tradicie: kune kun la lingvo, preskaŭ malaperis la kelta kulturo, kiu estis rigore parola kun absoluta malpermeso tradicii ĝin per skriba literaturo [6].
6.
P. Cadei:
Ĉu la keltoj revenis?, Radio Vatikana, 2004-06-03
- france:
- transmettre (traditionnellement)
- germane:
- überliefern, tradieren
- ukraine:
- передавати за традицією
tradiciismo
- Atento al tradicioj en la moroj, faroj, kaj aliaj eroj de privata aŭ publika vivo: oni tiel ofte riproĉis lian rigidan tradiciismon! [7].
7.
L. Beaucaire: El la vivo de bervala sentaŭgulo, 1974
- angle:
- traditionalism
- ĉeĥe:
- tradicionalizmus
- france:
- traditionalisme
- germane:
- Traditionalismus
- slovake:
- tradicionalizmus
- ukraine:
- традиціоналізм