1rutin/o PV
rutino
↝ 
- 1. ↝
- Lerto akirita per ripetado kaj longa kutimo: tiuj interpretistoj bezonas eksterordinaran lingvan rutinon kaj penselastecon.
- 2. ↝
-
Nevenkebla kutimo, pro kiu oni konstante kaj senpense plenumas
sammaniere samajn agojn;
manio1:
eliĝu el la malvasta rutino de via vivo,
eliĝu el vi mem!
[1];
resti kaptita de la paraliza rutino;
fali en foson de rutino.
gurdi2, kuntreni,
1.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 1a
- angle:
- routine, habit
- beloruse:
- 1. спрыт, навык, досьвед 2. коснасьць, рутына
- ĉeĥe:
- cvik, dovednost, rutina, zběhlost, zručnost
- france:
- 1. aisance, pratique (aisance) 2. routine, train-train
- germane:
- 1. Erfahrung, Übung, Fertigkeit, Routine 2. Automatismus, Erstarrung, Zwanghaftigkeit, Routine
- hispane:
- 1. rutina
- hungare:
- 1. rutin, jártasság 2. megszokás
- katalune:
- 1. rutina
- nederlande:
- 1. routine 2. sleur
- portugale:
- 1. experiência, prática 2. rotina
- ruse:
- 1. навык, сноровка 2. косность, рутина
- slovake:
- návyk, obratnosť, rutina, vycvičenosť, zručnosť, šikovnosť
rutina ↝
-
Fariĝanta laŭ fiksita maniero, laŭ rutino:
la kongreso estis blindigita per la rutinaj
kutimojZ
;
la rutinaj ideoj de la amasoZ
;
ne sufiĉas rutine balbuti kiel la papagoj.
stereotipa2, ŝablona2
- france:
- de routine
rutinema
- Volonte aganta laŭ rutino, ĉiam senŝanĝe: „ĝentiluloj“ […] estas ceremoniemaj kaj rutinemaj eĉ en parolo kaj paŝado [2].
2.
Hoŭ Ĝjŭeljang:
Antikvaj Filozofoj de Ĉinio, 1988
- france:
- routinier (adj.)
rutiniĝi
(ntr)
- Iĝi konstanta, malfacile ŝanĝebla agmaniero: kiam ni konstante faras la samon, nia agado rutiniĝas kaj iĝas ne interesa [3].
3.
K. Viĥrov:
REJM ekde komenco ĝis la fino, 2001
- france:
- devenir une habitude
rutinulo, rutinisto ↝
- Tiu, kiu prefere agas laŭ rutino, ne ŝanĝante sian manieron, siajn kutimojn: obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova EE ; la enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi EE .

- france:
- routinier (subst.)
administraj notoj
~a:
Mankas verkindiko en fonto.