1mani/o

manio

1.
PSI Fortega nenormala konstanta inklino al io, al iu ĉiamsama agado: mi sentis, ke ekregas min tiu speco de forta mirego, kiu kondukas al manio FdO ; ĝi flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin per la manio fariĝi granda homo [1].
2.
(komune) Stranga aŭ ridinda kutimo: nuna ne-evitebla moda manio [2]. VD:kaprico, obstineco, rutino, tiko
1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
2. Marjorie Boulton: Dinomanio, Monato, jaro 1994a, numero 2a, p. 16a
beloruse:
манія
bretone:
1. mania 2. albac'henn
bulgare:
мания
ĉeĥe:
mánie, posedlost, vášeň
ĉine:
狂热 [kuángrè], 狂熱 [kuángrè]
france:
1. manie 2. idée fixe, manie (idée fixe), marotte (idée fixe)
germane:
Manie Manie 1. Wahn 2. Tick, Angewohnheit
hispane:
manía
hungare:
1. mánia 2. hóbort
japane:
熱狂 [ねっきょう], 偏執 [へんしゅう], マニア [まにあ], 奇癖 [きへき], 躁状態 [そうじょうたい], 躁病 [そうびょう]
katalune:
mania
nederlande:
manie
pole:
mania 1. mania 2. mania
portugale:
mania
rumane:
manie 1. manie 2. manie
ruse:
мания 2. странность, причуда
slovake:
mánia, posadnutosť, vášeň
svede:
1. mani
ukraine:
манія, дивацтво, примха

gigantomanio

PSI
Dezirego de potenco, famo, grandaj plenumoj, aŭ memiluzio pri ties realeco: (figure) evidente, oni nomus lin usona spiono; ja li vojaĝis en Usonon kaj ŝatis ĝian gigantomanion[3]; la kostoj por la projekto eksplodis jam en la plana fazo, kaj fine ankaŭ politikistoj devis agnoski, ke ilia gigantomanio estis utopia, kaj haltigis la projektegon [4]. SIN:megalomanio
3. Boris Kolker: Poeto de amo kaj revolucio (Eŭgeno Miĥalski, Plena poemaro), Monato, jaro 1996a, numero 9a, p. 24a
4. Monato, Stefan Maul: Gigantismo, 2008
beloruse:
гігантаманія
bretone:
kleñved ar brasterioù
france:
folie des grandeurs, mégalomanie
germane:
Gigantomanie, Größenwahn
katalune:
megalomania
nederlande:
grootheidswaanzin
pole:
gigantomania

administraj notoj