2ekvaci/o

ekvacio

MAT[1]
Matematika problemo, konsistanta en serĉado de inversa bildo de iu elemento `a` per iu bildigo; ekvacio ofte prezentiĝas sub formo de egalaĵo `f(x)=a`, kie `x` estas la serĉata nekonato (plej ofte: nombro, punkto, vektoro aŭ bildigo): solvi ekvacion; la ekvacio `x^2+1=0` ne akceptas (ne havas) reelan solvon; la nombro 1 verigas la ekvacion `x^2-1=0`; la funkcio sinuso verigas la ekvacion `x″+x=0`; kartezia, polusa ekvacio de kurbo, surfaco (la ekvacio, kiun verigas la koordinatoj de ties punktoj); algebra ekvacio (kies solvo estas ĉiu inversa bildo de 0 per polinoma funkcio), transcenda ekvacio (ne estanta algebra); lineara ekvacio (en kiu `f` estas lineara funkcio).
angle:
 equation
beloruse:
 раўнаньне, ураўненьне
ĉeĥe:
 rovnice, rovnost
france:
 équation
germane:
 Gleichung
hispane:
 ecuación
hungare:
 egyenlet
pole:
 równanie
portugale:
 equação
ruse:
 уравнение
slovake:
 rovnica
ukraine:
 рівняння

ekvaciaro

MATPIV1
Aro da pluraj ekvacioj samtempe solvendaj: lineara ekvaciaro kun du nekonatoj; sensolva ekvaciaro. SIN:sistemo.
angle:
 system of equations
beloruse:
 сыстэма раўнаньняў
ĉeĥe:
 soustava rovnic
france:
 système d'équations
germane:
 Gleichungssystem
hebree:
 מערכת משוואות
hispane:
 sistema de ecuaciones
hungare:
 egyenletrendszer
pole:
 układ równań
portugale:
 sistema de equações
ruse:
 система уравнений
slovake:
 sústava rovníc
ukraine:
 система рівнянь

ekvaciigi

MAT[2]
Trovi la ekvaciojn, regantajn aŭ figurantajn fenomenon: ekvaciigi fizikajn fenomenojn.
angle:
 put into an equation
beloruse:
 вывесьці раўнаньне, апісаць раўнаньнем
ĉeĥe:
 sestavit rovnici
france:
 mettre en équations
germane:
 eine Gleichung finden (für einen Sachverhalt)
hebree:
 להשוות
hungare:
 egyenletbe foglal
pole:
 znajdować równanie (zdarzenie), opisywać równaniem (zdarzenie)
portugale:
 equacionar
ruse:
  установить уравнения (феномена)
slovake:
 zostaviť rovnicu
ukraine:
 складати рівняння

diferenciala ekvacio

MAT[3]
Ekvacio, kies nekonato estas funkcio aperanta en la egalaĵo kune kun ties derivaĵojdiferencialoj: ordinara diferenciala ekvacio de unua ordo havas la formon `F(x,y,y′)=0`; `(del^2u)/(del x^2)+(del^2u)/(del y^2)=0` estas elipsa diferenciala ekvacio en partaj derivaĵoj .
angle:
 differential equation diferenciala ~o en partaj derivaĵoj: partial differential equation.
beloruse:
 дыфэрэнцыяльнае раўнаньне diferenciala ~o en partaj derivaĵoj: дыфэрэнцыяльнае раўнаньне ў частковых вытворных.
ĉeĥe:
 diferenciální rovnice
france:
 équation différentielle diferenciala ~o en partaj derivaĵoj: équation aux dérivées partielles.
germane:
 Differentialgleichung diferenciala ~o en partaj derivaĵoj: partielle Differentialgleichung.
hebree:
 משוואה דיפרנציאלית
hungare:
 differenciálegyenlet diferenciala ~o en partaj derivaĵoj: parciális differenciálegyenlet.
pole:
 równanie różniczkowe diferenciala ~o en partaj derivaĵoj: równanie różniczkowe cząstkowe.
portugale:
diferenciala ~o en partaj derivaĵoj: equação diferencial parcial.
ruse:
 дифференциальное уравнение diferenciala ~o en partaj derivaĵoj: дифференциальное уравнение в частных производных.
slovake:
 diferenciálna rovnica

integrala ekvacio

MATMatVort
Ekvacio, kies nekonato estas funkcio aperanta en integralo: en la integrala ekvacio kun nekonato `phi` de la tipo `int_a^b K(s,t)phi(t)dt = f(s)` oni nomas la funkcion `K` ĝia kerno.
angle:
 integral equation
beloruse:
 інтэгральнае раўнаньне
ĉeĥe:
 integrální rovnice
france:
 équation intégrale
germane:
 Integralgleichung
hebree:
 משוואה אינטגרלית
hungare:
 integrálegyenlet
pole:
 równanie całkowe
portugale:
 equação integral
ruse:
 интегральное уравнение
slovake:
 integrálna rovnica

neekvacio

MAT[4]
Matematika problemo, konsistanta en serĉado de ĉiuj valoroj de nekonato, por kiuj validas iu neegalaĵo: la solvoj de neekvacio `x^2+y^2 le 1` konsistigas malfermitan diskon.
angle:
 inequality
beloruse:
 няроўнасьць
ĉeĥe:
 nerovnost
france:
 inéquation
germane:
 Ungleichung
hebree:
 אי שיוויון
hungare:
 egyenlőtlenség
pole:
 nierówność
portugale:
 inequação
ruse:
 неравенство
slovake:
 nerovnosť

administraj notoj

pri diferenciala ~o:
    MatVort diras "parciala diferenciala ~o" anstataux nia ruseca
    "diferenciala ~o en partaj derivajxoj". "Parciala" estas nekonata
    en PIV1 kaj MatVort donas "parciala derivajxo" kiel sinonimon de
    "parta derivajxo".
    Kial ne eblis diri nur "parta diferenciala ~o"? Cxar eblus pensi, ke
    la ekvacio estas parta (cetere la esprimo estas mallogika, ecx kun
    "parciala" anstataux "parta", cxar "parciala ~o" nenion signifas).
    Kial do ne uzi "partdiferenciala" aux "partderivajxa ekvacio"?

    Noto: Bricard (p. 23) diras "lauxparta diferenciala ~o".
    [MB]
  
pri ne~o:
  Kontroli trd de/en/ru/pl. Gxenas, ke ili sxajne ne distingigxas
  de "neegalajxo". [MB]
  
~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aro: Mankas dua fontindiko.
~aro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
diferenciala ~o: Mankas dua fontindiko.
diferenciala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
integrala ~o: Mankas dua fontindiko.
integrala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ne~o: Mankas dua fontindiko.
ne~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.