*insekt/o PV

*insekto

Malgranda besto apartenanta al la klaso insektoj: la nesto de la termitoj havas la altecon de almenaŭ kvar metroj kaj tiuj ĉi insektoj mem la altecon de ne pli ol duono da centimetro FK ; lumantaj insektoj (vd lampiro) falis al ŝi malsupren kiel falantaj steloj [1]; mi rimarkis sur la ŝoseo du belajn skarabojn, ĉiu el la sanktaj insektoj rulis antaŭ si argilan buleton [2]; la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj [3]; la vento ne plu susuris, sed la insektoj sur la tero zumis, saltis, kuris kaj rapidis tien kaj reen en la varma sablo [4]; la servojn, kiujn faras la polenantaj insektoj siavice valoras 190 miliardojn jare, el kiuj 153 liveras sole la abeloj MD11 ; entomologoj pristudantaj insekton kiun ili kredis malaperinta MD05 . insektoj
afrikanse:
insekte
albane:
insekteve
amhare:
ነፍሳት
angle:
insect
arabe:
الحشرة
armene:
միջատ
azerbajĝane:
həşərat
beloruse:
насякомае
bengale:
পোকা
birme:
ပိုးကောင်
ĉeĥe:
hmyz, insekt
dane:
insekt
estone:
putukate
eŭske:
intsektuen
filipine:
insekto
france:
insecte
galege:
insectos
germane:
Insekt
guĝarate:
જંતુ
haŭse:
kwaro
hinde:
कीट
hispane:
insecto
hungare:
rovar
irlande:
feithidí
islande:
skordýrum
itale:
insetto
japane:
昆虫
jave:
serangga
jide:
ינסעקט
jorube:
kokoro
kanare:
ಕೀಟ
kartvele:
მწერის
katalune:
insecte
kazaĥe:
жәндік
kimre:
pryfed
kirgize:
курт-кумурска
kmere:
សត្វល្អិត
koree:
곤충
korsike:
insecte
kose:
isinambuzane
kroate:
insekata
kurde:
mêşik
latve:
kukainis
laŭe:
ແມງໄມ້
litove:
vabzdžių
makedone:
инсекти
malagase:
bibikely
malaje:
serangga
malajalame:
പുഴു
malte:
insetti
maorie:
pepeke
marate:
किटक
mongole:
шавьж
nederlande:
insect
nepale:
कीरा
okcidentfrise:
ynsekt
panĝabe:
ਕੀੜੇ
paŝtue:
د حشراتو
pole:
owad
portugale:
inseto
ruande:
udukoko
ruse:
насекомое
samoe:
meaola lāiti
sinde:
مقطع
sinhale:
කෘමි
slovake:
hmyz
somale:
cayayaanka
ŝone:
kambuyu
sote:
likokoanyana
sunde:
sato gegeremet
svahile:
wadudu
svede:
insekt
taĝike:
ҳашароти
taje:
แมลง
tamile:
பூச்சி
tatare:
бөҗәк
telugue:
క్రిమి
tibete:
འབུ་སྲིན་
tokipone:
pipi
turke:
böcek
ukraine:
комаха
urdue:
کیڑے
uzbeke:
hasharot
vjetname:
côn trùng
zulue:
kwezinambuzane

insektoj

ZOO Senskeletaj sespiedaj bestetoj, kiuj preskaŭ senescepte ricevas la definitivan formon nur post pluraj metamorfozoj; klaso de artikuloj (Insecta): muŝo, papilio, formiko, akrido estas insektoj, sed araneo ne estas insekto.
angle:
insects
beloruse:
насякомыя
ĉeĥe:
hmyz, insekt
france:
insectes
germane:
Insekten
hispane:
insectos
hungare:
rovarok
itale:
insetti
katalune:
insectes
latinece:
Insecta
nederlande:
insecten
portugale:
insetos (classe)
ruse:
насекомые
slovake:
hmyz

fiinsekto, insektaĉo

Insekto damaĝa por la homo (t.e. parazito) aŭ la rikolto: pulo, pediko kc: aperis multego da fiinsektoj en la domo [5]; mi ja povus […] diskuti kun la loĝantoj pri humido kaj fiinsektoj […] dum pasas la pluvo Kiso ; pro […] fiinsektoj ktp, en 2006 ankaŭ la produktokvanto de rizo iom falis [6].
france:
vermine
germane:
Ungeziefer
itale:
parassita (insetto)
katalune:
puça, poll, paràsit (en general)
portugale:
parasita (inseto)

administraj notoj

~oj: Mankas dua fontindiko.
~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.