9mesaĝ/o SPV
9mesaĝo ↝
Informo, sendita de loko al alia: jen mesaĝo portita de Kubo al Brazilo okaze de la ŝtatestra renkontiĝo [1]; la uzantoj devas pagi monon ne nur sendante mesaĝojn, sed ankaŭ ricevante ilin [2]; per eta aparato tiun maŝinon mi povas funkciigi tra iu alia (eĉ publika) telefono en la mondo kaj aŭskulti la mesaĝojn lasitajn en la maŝino [3]; Internacia Ruĝa Kruco akceptas nur etajn mesaĝojn sur kelkliniaj formularoj [4]; nederlanda piloto ne komprenis anglalingvan mesaĝon senditan el la kanaria kontrolturo [5]; mi ekhavis unikodan retpoŝtilon kaj povis sendi al mi mesaĝojn kun belaj esperantaj supersignoj [6]; postlasi mesaĝon por la estonteco [7]; ĉiu okazaĵo en sonĝo havas iun mesaĝon aŭ averton pri nia ĉiutaga vivo [8]; la ekonomia mesaĝo estas ke la efikeco kreskas, se ĉiu povas okupiĝi pri sia specialaĵo [9]; la tri-nukleotida mesaĝo estas do ordono al la ribosomo, indikanta kiun el 20 eblaj aminoacidoj ĝi sekve enmetu en la konstruatan proteinan ĉenon [10].
depeŝo, letero, sciigo
1.
Monato, Sud-ameriko, 93/12
2. Liu Xiaozhe: Interreto en malfacilo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 15a
3. Monato, Will Green kondukas vin tra sia, 94/01
4. Monato, Bosnio, 93/12
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Flugilhavaj vortoj
6. Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon
7. Monato, William Simcock: Britio: Jarmila kupolo en Londono
8. Monato, Reza Kheir-khah: Sonĝo: Mirinda dimensio de nia vivo
9. Monato, Roland Rotsaert: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado
10. Monato, Vivo: Riboj
2. Liu Xiaozhe: Interreto en malfacilo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 15a
3. Monato, Will Green kondukas vin tra sia, 94/01
4. Monato, Bosnio, 93/12
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Flugilhavaj vortoj
6. Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon
7. Monato, William Simcock: Britio: Jarmila kupolo en Londono
8. Monato, Reza Kheir-khah: Sonĝo: Mirinda dimensio de nia vivo
9. Monato, Roland Rotsaert: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado
10. Monato, Vivo: Riboj
- angle:
- message
- beloruse:
- паведамленьне , пасланьне, зварот
- france:
- message
- germane:
- Nachricht, Mitteilung, Bescheid
- hispane:
- mensaje
- hungare:
- üzenet
- indonezie:
- pesan
- nederlande:
- bericht
- pole:
- wiadomość, komunikat
- portugale:
- mensagem, comunicação (oral ou escrita)
- ruse:
- сообщение
9mesaĝi ↝
(tr)
-
Sendi mesaĝon ien:
politikistoj interrompis siajn feriojn por mesaĝi unu al la alia pri la krizo
[11];
la ĉefministro mesaĝis al la mondo, ke enkondukata estas nova erao en la japana
politiko
[12];
oni mesaĝis al la familianoj ĉe kiu tombejo kuŝas
nekonata korpo
[13];
la viro mesaĝis al retpaĝo pri sinmortigo, anoncante, ke li serĉas homojn por
kunmorti kun li
[14].
informi, sciigi
11.
Monato, Paul Gubbins: Malstulta sezono, 2011
12. Monato, Hori Jasuo: Hatojama Jukio: nova ĉefministro, 2009
13. S. Ŝtimec: Morto en Melburna tramo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 24a
14. Monato, Hori Yasuo: Forpaso-forumo, 2003
12. Monato, Hori Jasuo: Hatojama Jukio: nova ĉefministro, 2009
13. S. Ŝtimec: Morto en Melburna tramo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 24a
14. Monato, Hori Yasuo: Forpaso-forumo, 2003
- angle:
- send a message
- beloruse:
- даслаць паведамленьне
- france:
- envoyer un message
- germane:
- benachrichtigen, mitteilen
- hispane:
- enviar un mensaje
- hungare:
- üzen
- nederlande:
- een bericht zenden
- pole:
- wysyłać wiadomość , komunikować
- ruse:
- послать сообщение
mesaĝisto ↝
-
Transportisto de mesaĝoj:
la Morto estas cetere la plej certa mesaĝisto, malgraŭ siaj diversaj okupoj
[15];
la usona filmo Mesaĝisto
[16];
por ĉiuj tri nukleotidoj en la mesaĝista RNA estos unu laŭkode specifita aminoacido [17].
kuriero
sendito
15.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
16. Monato, Hori Yasuo: Rado-brigado, 2005
17. Monato, Vivo: Riboj
16. Monato, Hori Yasuo: Rado-brigado, 2005
17. Monato, Vivo: Riboj
- angle:
- messenger ~ista RNA: messenger RNA
- germane:
- Bote ~ista RNA: Boten-RNA
retmesaĝo ↝
Retletero: mi ricevis retmesaĝon de nekonata al mi afrikanino [18]; preskaŭ ĉiu uzanto de Interreto ricevas multajn nepetitajn komercajn retmesaĝojn, la tiel nomatan spamon [19]; se oni ricevas retmesaĝon kun aldonita viruso, iuj emas simple alklaki la Respondu-butonon de sia poŝtilo por averti la sendinton [20].
18.
Monato, Paul Gubbins: Retmesaĝo, petmesaĝo, 2014
19. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
20. Monato, Paul Peeraerts: Kiu sendis al mi tiun viruson?, 2003
19. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
20. Monato, Paul Peeraerts: Kiu sendis al mi tiun viruson?, 2003
- beloruse:
- паведамленьне электроннай пошты
- france:
- e-mail, mèl, message électronique
- germane:
- hispane:
- correo electrónico, mensaje de correo electrónico, correo-e, e-mail
- hungare:
- e-mail, elektronikus levél, drótposta, e-levél
- indonezie:
- e-mail, posel, surel
- nederlande:
- e-mail (bericht), e-mailtje
- pole:
- poczta elektroniczna, e-mail
- ruse:
- электронная почта , сообщение по электронной почте
spammesaĝo, trudmesaĝo ↝
- beloruse:
- спам
- germane:
- Spammail
- hispane:
- correo basura, spam
- hungare:
- spam, levélszemét
- indonezie:
- spam
- nederlande:
- spambericht, spammail, spam
- pole:
- spam
- ruse:
- спам
tujmesaĝilo ↝
Telekomunika programo, per kiu la klavado de unu uzanto tuj skribiĝas sur la ekrano de la alia kaj reciproke, ebligante samtempan dialogon: facile uzebla tujmesaĝilo inter la uzantoj ankoraŭ pli faciligas tiun interkontaktadon [23]; la tujmesaĝilo estas privata: nur viaj amikoj povas sendi mesaĝojn al vi [24].
23.
Monato, Paŭl Peeraerts: Ĉio en unu programo, 2007
24. J. U. Hasecke: Libera tujmesaĝilo..., libera folio, 2004-07-19
24. J. U. Hasecke: Libera tujmesaĝilo..., libera folio, 2004-07-19
- france:
- messagerie instantanée
- germane:
- Chatprogramm
- hispane:
- mensajería instantánea
- indonezie:
- pesan instan
- pole:
- komunikator internetowy