*kurier/o

*kuriero

1.
POSX Homo, kies okupo estas rapide porti korespondaĵojn, piede, surĉevale aŭ alie: oni sendis per kurieroj leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo [1]; kuriero post kuriero estis sendata Memfison, por ekscii, kio okazis tie [2]; jam mi estis vokinta la kurieron, por forsendi la leteron per ekspreso [3]; kurieroj anoncas al la popolo pri la proksimiĝo de la monarĥo FK ; en la japanaj urboj Tokio, Osaka kaj Nagoja komercas pli ol 30 kuriero-kompanioj, kiuj uzas kaj motorciklojn kaj biciklojn [4]; (figure) atendi bonan veteron kaj laman kurieron (malrapidi por agi) PrV ; (figure) kolero de reĝo estas kuriero de morto [5]. VD:heroldo, kuristo2, leterportisto, stafeto
2.
SPO Ŝakpeco movebla diagonale tra la tuta ŝaktabulo: tri blankaj peonoj […] perplekse rigardis la kurieron svingi sian oficiran spadon kaj montri antaŭen, kie sur du najbaraj kvadratoj, unu blanka kaj unu nigra, vidiĝis la nigraj kavaliroj MkM .
3.
TIP Novaĵletero: post tuta serio de palaj informiloj, la kongresa kuriero Pordego al Kongreso akurate raportinta ne nur pri la kongresaj aferoj, sed ankaŭ pri la eventoj en la „granda mondo“ [6]; la ĵus relanĉita Unesko-kuriero havas Esperantan version [7].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 3:13
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
4. Monato, Hori Yasuo: Rado-brigado, 2005
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:14
6. La Ondo de Esperanto, 1999. No 8-9 (58-59)
7. kontakto, Agado dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko
angle:
1. courier, messenger, runner 2. bishop
beloruse:
1. кур'ер, вястун, ганец, рассыльны, пасыльны 2. слон (у шахматах) 3. інфармацыйны бюлетэнь
bretone:
1. poster (a gas lizheroù, pakadoù) 2. furlukin (echedoù)
ĉeĥe:
2. střelec v šachu
ĉine:
1. 信使 [xìnshǐ], 速递 [sùdì], 速遞 [sùdì], 传递者 [chuándìzhě], 傳遞者 [chuándìzhě] 2. [xiàng]
france:
1. courrier (coursier), coursier 2. fou (échecs)
germane:
1. Kurier, Eilbote 2. Läufer
hispane:
1. cartero 2. alfil
hungare:
1. futár, hírnök, küldönc 2. futár (sakk), futó (sakk)
itale:
1. corriere 2. alfiere
japane:
急使 [きゅうし], 飛脚 [ひきゃく], ビショップ, 角行 [かくぎょう]
nederlande:
1. koerier 2. loper (schaakspel)
pole:
1. kurier, goniec 2. goniec, laufer
rumane:
1. curier
ruse:
1. курьер, гонец, вестник, рассыльный 2. слон (шахм.)
slovake:
2. strelec v šachu
tibete:
2. བང་ཆེན་
ukraine:
кур’єр, гонець, розсильний, слон

administraj notoj