*vezik/o PV

*veziko

1.
ANA Organika membrana sako.
2.
Globeto, konsistanta el tre maldika flueca haŭteto, kaj entenanta aeron aŭ gason: vaporveziko; sapveziko (formiĝanta en sapa akvo kaj povanta ŝvebi kelktempe en aero); tiu sapa veziko, la amoZ ; feliĉo vezike sin levas sed baldaŭ falas kaj krevasZ . VD:ŝaŭmo
angle:
1. bladder 2. bubble
beloruse:
бурбалка, пузыр
ĉeĥe:
puchýř, vezikula
france:
1. vésicule 2. bulle
germane:
Blase
greke:
1. κύστη
hispane:
1. vejiga, vesícula sap~o: pompa de jabón 2. burbuja, pompa
hungare:
1. hólyag sap~o: szappanbuborék 2. buborék
katalune:
1. vesícula, bufeta sap~o: bombolla de sabó 2. bombolla
latinece:
1. vesica
nederlande:
1. blaas 2. luchtbel, bel (luchtbel)
pole:
bańka, bąbel 1. pęcherz
portugale:
vesícula
ruse:
пузырь
slovake:
pľuzgier, vezikula
tibete:
ལྒང་ཕུག་

haŭtveziko, haŭtveziketo

MED Ŝvelaĵo de la haŭto aŭ de muko, plenigita per korpa fluaĵo, kian kaŭzas brulo, intensa frotado, iuj infektoj; blazo, flikteno: ŝuoj ... povas froti kaj kaŭzi haŭtveziketojn [1].
1. Arono kaj Karlina: Radio Verda, RV198, 2013-03-25
angle:
blister
france:
ampoule (sur la peau), cloque (sur la peau), pustule
hispane:
ampolla (sobre la piel), pústula
hungare:
hólyag, pörsenés
itale:
vescica (della pelle), vescichetta, vescicola
pole:
odcisk
portugale:
ampola, empola
ruse:
водянистый волдырь

naĝoveziko, naĝveziko

ZOO Aerplena organo en la ventro de fiŝo, dank' al kiu ĝi en akvo ŝvebas, leviĝas, malleviĝas: ekzistas fiŝoj kun brankoj kiuj spiras aeron solvitan en akvo, kaj ankaŭ spiras gasan aeron en siaj naĝvezikoj [2].
france:
vessie natatoire
hispane:
vejiga natatoria
hungare:
úszóhólyag
itale:
vescica natatoria
katalune:
vesícula natatòria

spekula veziko, spekulacia veziko, financa veziko

EKON Prezaltiĝo trans la efikoj de mendo kaj oferto, kiun kaŭzas spekulado en la koncerna merkato, kun risko de subita kolapso: ĉiam post kelkaj jaroj krakas nova spekula veziko [3]; la direktoro de la semajngazeto L’Express maltrankviliĝas : "la kapitalismo ... produktas spekulaciajn vezikojn" [4]; financaj vezikoj ... kreas fiktivan riĉecon kaj ebligas konsumkreskon sen salajroj [5].
3. S. Halimi, trad. M. Westermayer: Por la krizo de la merkato, le Monde diplomatique, 2002-09
4. S. Halimi, trad. M. Westermayer: Por la krizo de la merkato, le Monde diplomatique, 2002-09
5. -, trad. C. Bertin: Manifesto de konsternitaj ekonomikistoj, Monda Asembleo Socia, 2011-02-16
france:
bulle financière
hispane:
burbuja económica, burbuja especulativa, burbuja financiera
katalune:
bombolla econòmica, bombolla especulativa

urina veziko, urinveziko

ANA Sakforma organo de animaloj en kiu kolektiĝas urino antaŭ ties eligo el la organismo: la averaĝa kapacito de la homa urinveziko estas ĉirkaŭ 500 cm3.
bretone:
c'hwezhigell (troazh)
bulgare:
пикочен мехур
ĉeĥe:
močový měchýř
finne:
virtsarakko
france:
vessie
germane:
Harnblase
hispane:
vejiga urinaria
hungare:
hugyhólyag
indonezie:
kandung kemih
itale:
vescica urinaria
katalune:
bufeta urinària
latinece:
vesica urinaria
nederlande:
urineblaas
pole:
pęcherz moczowy
ruse:
мочевой пузырь
slovake:
močový mechúr
svede:
urinblåsa

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
urina ~o, urin~o: Mankas dua fontindiko.
urina ~o, urin~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.