Platon/o

Platono

1.
PERSFIL Greklingve Πλάτων, fama helena filozofo (428 aŭ 427 – 348 aŭ 347 a.K.), disĉiplo de Sokrato: la filozofio de Platono estis prezentita en formo de dialogoj; laŭ Platono, objektoj estas spegulaĵoj de eterne ekzistantaj ideoj.
2.
NOM Vira antaŭnomo.
angle:
Plato
beloruse:
Плятон
ĉeĥe:
Platón
ĉine:
柏拉图 [Bólātú], 柏拉圖 [Bólātú]
france:
Platon
germane:
Plato 1. Plato, Platon
hispane:
Platón
hungare:
Plátó, Platón 1. Platón
itale:
Platone 1. Platone
japane:
プラトン
malnovgreke:
1. Πλάτων
nederlande:
1. Plato 2. Plato
pole:
Platon
portugale:
Platão
rumane:
Platon
ruse:
Платон 1. Платон
slovake:
Platón, Platón
ukraine:
Платон

platona

1.
Rilata al la doktrino de Platono: la kvin platonaj solidoj.
2.
Pure ideala, praktike neefektiva: admirado platona de virinaj ĉarmoj Z ; platona amo; platonaj decidoj.
beloruse:
1. плятонавы , Плятона 2.  плятанічны
france:
1. de Platon, platonicien 2. platonique
germane:
platonisch
hispane:
platónico
hungare:
1. platóni, platonikus 2. plátói plátói szerelem.
itale:
platonico 1. platonico
nederlande:
platonisch
pole:
platoniczny, platoński
portugale:
platônico, platónico
rumane:
platonic
ruse:
1. Платона, платоновский, платонов 2.  платонический
slovake:
1. Platónov 2. platonický

platonismo

FIL Filozofia doktrino de Platono.
angle:
Platonism
beloruse:
плятанізм
france:
platonisme
itale:
platonismo
pole:
platonizm
rumane:
platonism

mezplatonismo

FIL Filozofia doktrino, naskita en la 2a jarcento. La mezplatonismo opinias ke la Platonaj Ideoj estas pensoj de la dia menso.
beloruse:
сярэдні плятанізм
france:
médio-platonisme, moyen-platonisme
itale:
medioplatonismo
pole:
średni platonizm
rumane:
platonism mediu

novplatonismo

FIL Filozofia doktrino, naskita en la 3a jarcento p.K.en Aleksandrio. Kvankam ĝi estas varia doktrino, ĝenerale en la novplatonismo ĉeestas tiuj temoj de la platona filozofio kiuj utilas por defendi la veraĵojn de la religio, kiuj estas home atingeblaj nur en la intimeco de la sia propra konscienco. Plotino kaj lia disĉiplo Porfirio estis la plej famaj anoj de ĉi tiu doktrino, kaj la kristana filozofo Sankta Aŭgusteno estis influita de iliaj verkaĵoj. Ĉar kelkaj filozofoj el novplatonismo aŭdacis deziri la revivigon de la politeismo kja de ĝia moralo (ĉefe ekde la 4a jarcento), la imperiestro Justiniano fermis la skolon en Ateno (529). Ĉiuokaze ĝi pludaŭris en Aleksandrio ĝis la 7a jarcento sed pere de pli mildaj ideoj.
angle:
Neoplatonism
beloruse:
нэаплятанізм
france:
néoplatonisme
itale:
neoplatonismo
pole:
neoplatonizm
rumane:
neoplatonism
ukraine:
неоплатонізм

matematika platonismo

FILMAT Esprimo kreita de P. Bernays en 1935 por difini la tendencon „konsideri matematikaj objektoj kiel deiĝinta de ĉiu ligo kun la reflekta subjekto“. La teoria bazo devenas de la Resplubliko de Platono, kie la filozofo asertas ke „la matematiko estas kono pri tion kion eterne ekzistas, kaj ĝi ne estas ion kion iam iĝas ekzistanta kaj poste ne plu ekzistanta“. Ĉefaj elstaruloj de la matematika platonismo estis Frege, Cantor, Gödel kaj la unua Russell.
beloruse:
матэматычны плятанізм
france:
platonisme mathématique
itale:
platonismo matematico
pole:
platonizm matematyczny
rumane:
platonică matematică

administraj notoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
p~a: Mankas dua fontindiko.
p~a: Mankas verkindiko en fonto.
p~ismo: Mankas fontindiko.
p~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mezp~ismo: Mankas fontindiko.
mezp~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
novp~ismo: Mankas fontindiko.
novp~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
matematika p~ismo: Mankas fontindiko.
matematika p~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.