1cilindr/o

cilindro

1.
MAT
a)
[1] Surfaco, naskita de ĉiuj paralelaj rektoj (ĝiaj naskantoj), kiuj sekcas fiksan linion (ĝian direktanton): cirkla, elipsa, kvadrata ks cilindro (kies direktanto estas cirklo, elipso, kvadrato ks orta al la naskanto); cilindra surfaco PIV1 (cilindro 1.a, por distingi ĝin de cilindro 1.b). VD:rektara.
b)
VdE Solido, kiun limas cilindro 1.a (ĝia flanko) kaj du ebenaj surfacoj (la bazoj), kiuj sekcas la cilindran surfacon laŭ fermita linio.
Rim.: Pro la komunuza senco de „cilindro“ la vortaroj emis difini ĝin fake nur kiel solidon (vd PIV1 ). Ŝajnas al ni, ke tio estas tro pedanta, ĉar la naciaj lingvoj kutime akceptas ambaŭ fakajn sencojn. Kiel montras PIV2 , la uzado evoluis. Oni do precizigu per „cilindra surfaco“ aŭ „cilindra solido“ en dubaj okazoj.
2.
Samforma objekto: cilindra ĉapelo.
3.
TEK Samforma ujo, en kiu sin movas piŝto: pumpila, motora cilindro.
angle:
1. cylinder 1.a cylinder, cylindrical surface
beloruse:
 цыліндар
ĉeĥe:
 válec (skleněný laboratorní)
france:
 cylindre 1.a cylindre, surface cylindrique
germane:
 Zylinder 1.a Zylinder, Zylinderfläche
greke:
 κύλινδρος
hebree:
 צִילִינדֶר, גליל
hispane:
 cilindro
hungare:
 henger 1.a hengerfelület, hengerpalást
itale:
 cilindro
nederlande:
 cylinder
perse:
 استوانه
pole:
1. walec, cylinder 2. walec, cylinder, rolka, rulon 3. cylinder 1.a walec, powierzchnia walcowa, cylinder, powierzchnia cylindryczna
portugale:
 cilindro
ruse:
 цилиндр 1.a цилиндр, цилиндрическая поверхность
slovake:
 valec, valec (sklenený laboratórny)
turke:
 silindir
ukraine:
 циліндр

rulcilindro

TEK
Peza objekto en formo de cirkla cilindro, uzata i.a. por premi, lamenigi, ebenigi, glatigi: rulcilindro de kalandrilo. TUT:rulpremilo
beloruse:
 барабан (напр. правільны), валец, цыліндар
ĉeĥe:
 kladka, navíjecí bubínek
france:
 rouleau, cylindre (rouleau)
hungare:
 úthenger, boronahenger, nyomóhenger
itale:
 rullo (r. compressore)
perse:
 غلتک
pole:
 walec
slovake:
 kladka, valček pod posunovaným predmetom
ukraine:
 барабан

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
rul~o: Mankas fontindiko.
rul~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.