*ĉapel/o PV
*ĉapelo
- 1. ↝
Kapvesto kun elstara ĉirkaŭrando: ili aspektis imprese: pintaj ĉapeloj, hakilo en la mano, daŭre drinkemaj kaj batalemaj [1].
- 2.
Supra, ĉapeloforma parto de la fruktokorpo de fungo: la rando de la ĉapelo de la malgranda faskofungo estas striita [2].
- 3. ↝
Diakritilo, tegmentoforma supersigno, uzata en diversaj alfabetoj (interalie en esperanta, por formi la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ), en matematikaj simboloj kaj en programlingvoj (en tiuj lastaj ĝi aperas kiel memstara signo, kies Askia numero estas 94): la ĉapeloj en la vortaraj tekstoj aspektas normale post instalo de specifaj tiparoj [3].
h
x
- angle:
- 1. hat 3. hat, caret, circumflex
- beloruse:
- 1. капялюш, брыль
- bulgare:
- 1. шапка
- ĉeĥe:
- klobouk
- france:
- 1. chapeau 3. accent circonflexe
- germane:
- Hut 3. Zirkumflex, Dach (diakritisches Zeichen)
- greke:
- 1. καπέλλο 3. περισπωμένι
- hebree:
- כּוֹבַע
- hispane:
- 1. sombrero 1. sombrero
- hungare:
- 1. kalap 3. kalap (ékezet), kúpos ékezet
- indonezie:
- 1. topi 3. sirkumfleks
- itale:
- 1. cappello 3. accento circonflesso, caret
- katalune:
- 1. barret
- nederlande:
- 1. hoed 3. hoedje (^), kapje (^)
- pole:
- 1. kapelusz 3. cirkumfleks, daszek (pot.)
- portugale:
- 1. chapéu 3. circunflexo
- rumane:
- 1. pălărie
- ruse:
- 1. шляпа 3. крыша
- slovake:
- 1. klobúk 3. vokáň, strieška
- svede:
- hatt
- turke:
- 1. şapka
ĉapelisto
bulĉapelo, melonĉapelo ↝
Ĉapelo el felto kun rigida duonbula supro kaj supren kuspita rando, populara precipe en la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj: la junulo kun la melonĉapelo ... staris ekster la pordo, mirigite [5].
5.
G. K. Chesterton, trad. C. Bean: La Naiveco de Pastro Brown, 1937
- france:
- chapeau-melon
cilindroĉapelo
klakĉapelo ↝
Alta ĉapelo, povanta platiĝi, por ke oni ĝin portu sub la brako, populara en okcidento en la 19a jarcento.
- angle:
- top hat, high hat
- beloruse:
- шапакляк
- france:
- claque (chapeau claque), chapeau claque, gibus
- germane:
- Klappzylinder, Chapeau Claque
- hungare:
- klakk, rugós cilinder (kalap)
- nederlande:
- klakhoed
- ruse:
- шапокляк
levi la ĉapelon, demeti la ĉapelon ↝
(frazaĵo)
- Saluti1, gratuli, esprimi respekton (iam en Okcidento efektiva saluta gesto flanke de viroj): sinjoro, mi levas pro vi la ĉapelon... vi estas la sola homo kiu tiel malkaŝe parolis al mi en la daŭro de la nuna jaro [7].
7.
J. Merchant: Kompatinda Klem, 1931
- france:
- tirer son chapeau