1frivol/a PV

frivola

1.
(io) Malserioza, bagatela, vanta: [ili] makleras varojn al bazaruloj, la aĵoj estas malgrandaj, kaj la kosto estas frivola KrM ; ankoraŭ ne ekzistas, ekzemple, detektivromanoj aŭ streĉromanoj je arta nivelo […] esperantistoj tamen komencas konscii, ke oni vere bezonas ian tian relative frivolan literaturon Plumamikoj ; VD:neglektinda, venta
2.
(iu) Inklina al malseriozaj, vantaj aferoj: Ne estas mia koro frivola papili', / Ĉar oni amas firme en mia famili' [1]. VD:facilanima
3.
(iu) Maldeca, malmodesta en konduto, iom obscena: frivola kaj ofte malkonvena konduto […] kaj preskaŭ cinika amindumado al ŝi de du viroj naŭzis ŝin Iŝtar ; mi prefere rezignas pri ilia scienco, ol […] suferi tiun frivolan senhonorigon de la homa animo VaK ; [tiuj] virinoj, kiuj faras tiun obscenan kaj senmoralan agadon sen ia ajn hontemo, ― la deckondutaj kaj bonmoraj sinjorinoj de mia patrio neniam povus fari similajn frivolaĵojn VaK ; du frivolaj junulinoj parolas pri siaj amaventuroj […]: – kial vi ne skribas taglibron? – ba! Pri la tago mi havas malmulte por raporti [2]; tion ŝi faras precipe por ĵaluzigi min kaj demonstri, kiel sopirata ŝi estas, jes ja, ŝia frivola sinteno kolerigas min SkandalJozef .
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Konsolado
2. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Memorlibro
angle:
frivolous
beloruse:
фрывольны, легкадумны
ĉeĥe:
lehkovážný, marnivý, nicotný, rozpustilý, uličnický
france:
frivole, futile, insignifiant, superficiel
germane:
1. nichtig, geringfügig 2. frivol, leichtsinnig, leichtfertig, bedenkenlos, locker 3. unanständig, unsittlich
hispane:
frívolo
hungare:
1. komolytalan, léha 2. könnyelmű, léha, frivol
japane:
軽はずみな [かるはずみな], 不まじめな [ふまじめな], くだらない, つまらない
katalune:
frívol
nederlande:
1. onbelangrijk 2. frivool, lichtzinnig
perse:
1. بی‌اهمیت، بیهوده 2. سطحی، سبک‌سر
pole:
frywolny, niepoważny, błahy
portugale:
1. frívolo, fútil, leviano 2. frívolo, fútil, leviano
ruse:
фривольный, легкомысленный, ветреный
slovake:
frivolný, necudný
ukraine:
легковажний, фривольний, пустий, порожній, вітрогонський

frivoleco

Karaktero, sinteno frivola: tia frivoleco tre ĉagrenis la reĝinon kiu, bona kaj akrevida, antaŭvidis, por sia filino, estontecon plenan je elreviĝoj kaj suferoj [3]; interesas min ja matĉo de piedpilko […] en la televido, okazas ke […] mi ne malgraŭvole rigardas kaj pasigas kvaronhoron nur por poste akuzi min pri frivoleco [4].
3. L. Faes-Janssens: La Mirinda Spegulo, Belga Esperantisto, 1927:7 (125), 87a
4. Yamasaki Seikô: Takasugi Sinsaku: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/02, p. 17
beloruse:
фрывольнасьць, легкадумнасьць
france:
frivolité, superficialité
germane:
Leichtfertigkeit, Frivolität
japane:
軽薄 [けいはく], 軽率 [けいそつ], 不まじめ [ふまじめ]
ukraine:
фривольність, легковажність, вітрогонство

administraj notoj