*dec/i PV

*deci

(ntr)
1.
Esti konforma al la sociaj kutimoj, al la ĝentilaj moroj, al la reguloj de bonedukiteco kaj moraleco: decas, ke vi vizitu vian instruiston; ne decas fumi tie ĉi; infanoj, obeu al viaj gepatroj [...] ĉar tio decas [1]; ĉu decas, ke virino preĝu al Dio nevualite [2]? vi kondutos, kiel decas al bonedukita fraŭlino [3]; se ni permesis al Azianoj konstrui templon sur nia tero, decas de tempo al tempo esti ĝentila al iliaj dioj [4]; ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj [5]; ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato [6].
2.
Esti justa merito, rekompenco aŭ puno: al li decas ne gratulo, sed mallaŭdo; al vi decas ne seĝo, sed trono [7]; forigu tian homon de sur la tero; ĉar ne decas, ke li vivu [8]; la malbelo ofte ricevas la kronon, kiu decas al la belo [9]; ĉiu ricevus fine la lokon, kiu decas al li [10]. VD:meriti
3.
(evitinde) Konveni: tiu koloro ne decas al la brunulinoj. VD:kongrui, sidi 5, taŭgi
Rim.: Post deci oni uzas indikativon, se oni esprimas simplan juĝon aŭ konstaton: ne decas, ke vi tiel laŭte krias. Sed, se oni volas esprimi malpermeson, ordonon aŭ opinion pri estonta ago, oni uzu la u-modon: ne decas, ke vi tiel laŭte kriu.
beloruse:
1. належаць, пасаваць
bretone:
dereout
ĉeĥe:
hodit se, slušet se
france:
convenir (être approprié), convenir (à la bienséance), être approprié, être décent, seoir
germane:
1. sich geziemen, sich gehören 2. gehören, gebühren
hebree:
להיות יאה, מתאים
hispane:
1. ser decente, tener decencia
hungare:
1. illik, illdomos
nederlande:
1. betamen, horen (betamen)
pole:
1. licować, należeć, pasować, wypadać (wg zwyczaju)
rumane:
1. potrivi
ruse:
1. подобать, надлежать, приличествовать
slovake:
hodiť sa patriť sa, slušať sa

deca

1.
Kiu decas 1: ne estas nun deca tempo por viziti lin; elektu pli decajn esprimojn; se ni [...] ne farus decan respekton al li [11]; la plej decaj kaj prudentaj personoj ofte dum monatoj atendis vane [12]; la simpla dececo ordonas al vi silenti.
2.
Kiu decas 3: tio estas por li deca puno; deca rekompenco; en ĉio devas esti observata la deca mezuro; Esperanto jam gajnis por si decan postenon en la interpopolaj rilatoj; tio tute ne estas deca kaŭzo por fieriĝo [13]. VD:konforma
11. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
12. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La tri Magiaj Pordegoj
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
angle:
1. decent
beloruse:
1. належны, прыстойны 2. прыгодны, прыдатны, здатны
bretone:
dereat (ag.)
ĉeĥe:
slušný, řádný
france:
approprié, convenable (approprié), convenable (décent), décent
germane:
1. anständig, dezent, sittlich 2. angemessen, verdient
hebree:
יאה, ראוי, מתאים
hispane:
~eco: decencia 1. decente
hungare:
1. illő, illemtudó, tisztes 2. neki kijáró, őt megillető
nederlande:
~eco: welvoeglijkheid 1. betamelijk (bn.), fatsoenlijk (bn.) 2. zoals het hoort (ontr.)
pole:
~eco: przyzwoitość 1. licujący, przyzwoity, należyty, odpowiedni, właściwy 2. godziwy, należyty
ruse:
приличный, надлежащий, подобающий, пристойный
slovake:
slušný, vhodný
svede:
1. anständig

dece

1.
Kiel decas 1: dece akcepti iun; kondutante dece [14]; oficisto en dece butonumita uniformoPV ; vestita malriĉe sed dece; ni ne scias, kiel preĝi dece [15]; dece, kiel en la tago, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo [16]; Karenon mem oni vestis pure kaj dece [17]; estis ne dece, ke mi ridis [18].
2.
Kiel decas 3: mi lernis dece lin ŝati; ŝi estis tiel malbona [...], oni devis ŝin dece puni! [19].
beloruse:
1. належна, прыстойна 2. прыгодна, прыдатна, здатна
bretone:
dereat (adv.)
ĉeĥe:
slušně, řádně
france:
convenablement, décemment
germane:
1. anständig
hebree:
באופן ראוי
hispane:
1. decentemente
hungare:
1. illendően, illdomosan, illő módon 2. megillető módon
nederlande:
1. betamelijk (bw.), fatsoenlijk (bw.) 2. zoals het behoort (ontr.)
pole:
1. przyzwoicie, należycie, odpowiednio, właściwie 2. godziwie, należycie
ruse:
прилично, надлежащим образом, подобающим образом
slovake:
poriadne, slušne, vhodne

maldeca

Ne konforma al moroj, iel kaj iom ŝoka: maldecaj ŝercoj [20]; porti maldecajn vestojn [21]. li vidis ŝian nudecon kaj ŝi vidis lian nudecon, tio estas maldecaĵo [22]; tio estas skandala kaj maldeca afero, ke simpla mortulo rememorigas per sia vizaĝo personojn, kiuj devenas de l' dioj [23].
angle:
indecent
ĉeĥe:
nepřístojný, neslušný
france:
inconvenant, indécent
germane:
unanständig, unsittlich
nederlande:
onfatsoenlijk
pole:
nielicujący, nieprzyzwoity, nienależyty, nieodpowiedni, niewłaściwy, niegodziwy
slovake:
neslušný, nezdvorilý
svede:
oanständig

administraj notoj

pri ~i 3.:
     Ĉu tiel „deci“ estas vere uzata? Mi ne trovis ekzemplon.
     Eble temas pri misinterpreto de la supra senco „kion iu meritas“?
     [WD]