*matur/a PV

*matura

1.
Atinginta sian plenan kreskadon, forton, kapablon aŭ taŭgecon: infano ne estas matura homo [1]; aperis sur [la branĉo] beraroj kun maturaj beroj [2]; figarboj kun maturaj fruktoj [3]; ĉarma aveno! […] matura ĝi aspektas kiel tuta amaso da malgrandaj flavaj kanarioj sur unu branĉo [4]; bela kaj matura knabino Metrop ; la matura beleco de virino jam preter la fruaj jaroj de junula ĉarmo [5]; ne sole la infanoj legas kun plezuro la Grimm'ajn fabelojn, ankaŭ la maturaj homoj ŝatas ilin [6]; matura embrio, kiu preme postulas sian naskiĝon [7]; en la jaroj maturaj tiu ideo akiris ĉe li ĉiam pli gravan rolon [8]; aĝo tro matura ne estas plezura PrV . VD:plenkreska
2.
(figure) Plene esplorita, provita, finstudita: la teksto definitiva estos fiksita nur iam poste, post matura komuna interkonsiliĝo [9]; ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur […] post matura prijuĝado [10]; en efektiveco [tio] post pli matura pripenso montriĝus eble nur kiel malplibonigo [11]; malutili al si per ia ne sufiĉe matura dekreto [12]; matura elprovado [13]; [t]iam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura [14]. VD:detala1, funda2, profunda3
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 6
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:10
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Naĥum 3:12
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhofa junaĝo
9. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
angle:
 mature, ripe
beloruse:
 сьпелы, сасьпелы, дарослы (пра чалавека), сталы (пра чалавека)
bretone:
 azv, darev
ĉeĥe:
 dospělý, plně vyvinutý, vyspělý, zralý
france:
 mûr, mature
germane:
 reif 2. reiflich, ausführlich, gründlich
hispane:
 maduro
hungare:
 érett
katalune:
 madur
nederlande:
 rijp
pole:
 dojrzały
portugale:
 maduro
rumane:
 copt, matur
ruse:
 зрелый, спелый (pp frukto), взрослый (pp homo)
slovake:
 dospelý, vyspelý, zrelý
svede:
1. mogen
tibete:
 སྨིན་པ་
ukraine:
 зрілий, стиглий, спілий, дорослий (про людину)

matureco

Stato de io aŭ iu matura: unua frukto sur la figarbo en la komenco de ĝia matureco [15]; atesto pri matureco (abiturienta ekzameno; pruvo, ke iu estas matura) PrV ; konservu bone la donitan semon […] ĝis la tempo de matureco [16]; ankoraŭ estis plena somero, sed la maturiĝo kaj matureco vekis senteton pri flaviĝo kaj disfalo [17]; la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba [18]; pluraj infanoj en plenaĝula kunveno havas nenian signifon por la aĝa matureco de la aŭskultantoj, sed ĉeesto de kelkaj elstaraj personoj povas tre altigi la tutan nivelon [19].
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Hoŝea 9:10
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono
17. Stellan Engholm: Al Torento, IV.
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
19. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
angle:
 maturity, ripeness
beloruse:
 сьпеласьць, сталасьць (пра чалавека)
bretone:
 azvder, darevder
ĉeĥe:
 dospělost, vyspělost, zralost
france:
 maturité
germane:
 Reife
hispane:
 madurez
hungare:
 érettség
katalune:
 maduresa
nederlande:
 rijpheid
pole:
 dojrzałość
ruse:
 зрелость, спелость (pp frukto)
slovake:
 dospelosť, vyspelosť, zrelosť
ukraine:
 зрілість, стиглість, спілість

maturigi

(tr)
Igi matura, konduki al plena disvolviĝo: ni devas precipe en nia juneco havi edukistojn, kiuj instruas kaj maturigas nin por la aŭtuna vivo [20]; la figarbo jam maturigas siajn fruktetojn [21]; jen ekfloris la bastono […] kaj ĝi elirigis burĝonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn [22]; oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun ĉe ŝia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis [23].
20. E. Macheiner: La kvar sezonoj kaj la homa vivo, Espero Katolika, 1925, p. 116a
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 2:13
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 17:8
23. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
france:
 faire mûrir, faire murir
germane:
 ausreifen

maturiĝi

(ntr)
Iĝi matura: tute maturiĝis [la] vinberoj [24]; la tagoj maturiĝis por lia suprenakcepto [25]; la greno elkreskis, kaj fine maturiĝis [26]; lia vizaĝo maturiĝis kaj portas esprimon tute proprekvalitan [27]; tiel maturiĝis en mi la konscio, ke mi tamen devas serĉi laboron, ĉar la nenifarado ne estas longe tolerebla [28]; pasos ankoraŭ tre kaj tre multe da jaroj, antaŭ ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia sufiĉe maturiĝinta EE .
angle:
 mature, ripen
beloruse:
 сьпець, сасьпець, высьпець
bretone:
 azviñ, dareviñ
france:
 mûrir, murir
germane:
 reifen
hungare:
 érik, megérik
katalune:
 madurar
nederlande:
 rijpen
pole:
 dojrzewać, dorastać
ruse:
 созреть
svede:
 mogna
ukraine:
 дозрівати, достигати, доспівати, назрівати

tromatura PIV1

Pasinta trans la staton de normala matureco: estas plej perfekta ligno, li diris, sed se la arboj staros ankoraŭ iom da tempo, ili fariĝos tromaturaj [29]; ankaŭ mi komencas fariĝi tromatura, mia filo povos prizorgi la arbaron, kiam lia tempo venos [30]; por povi produkti ĝin [Tokajvinon], vinberojn oni devas rikolti tre malfrue (kutime en novembro), kiam vinberoj estas jam tromaturaj, kunpremiĝintaj kaj sekiĝintaj [31].
29. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
30. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
31. P. Dvoráková, L. Szilvási: Vinoj de Tokaj, Suplemento al Eventoj, n-ro 145
angle:
 overripe
beloruse:
 перасьпелы
france:
 blet, trop mûr
germane:
 überreif
katalune:
 passat
pole:
 przejrzały
ruse:
 перезрелый, переспелый
ukraine:
 перезрілий, переспілий, перестиглий

administraj notoj