izotop/o PV

izotopo

FIZKEM
Atomo de ĥemia elemento, diferencanta de alia atomo de sama elemento per sia maso: oni adicias ĉiujn nukleonojn – do protonojn kaj neŭtronojn – kaj parolas pri la izotopoj oksigeno-16, oksigeno-17 kaj oksigeno-18 [1]; ne ĉiuj izotopoj de ĉiuj elementoj estas stabilaj [2]; la izotopo karbono-14, kiu estas radioaktiva [ebligas] datumi fosiliojn [3]; granito radioaktivas pro la izotopoj de kalio, torio kaj uranio [4].
1. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco, 2011
2. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco, 2011
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Atomenergio: Ĉu necesa?
4. Monato, Walter Klag: Poeto danĝera, 2013
angle:
isotope
beloruse:
ізатоп
bulgare:
изотоп
ĉeĥe:
izotop
ĉine:
同位素 [tóngwèisù]
france:
isotope
germane:
Isotop
hispane:
isótopo
hungare:
izotóp
japane:
同位体 [どういたい], 同位元素 [どういげんそ], アイソトープ
katalune:
isòtop
nederlande:
isotoop
perse:
ایزوتوپ
pole:
izotop
portugale:
isótopo
ruse:
изотоп
slovake:
izotop
ukraine:
ізотоп

izotopa

FIZ
1.
Rilata al izotopoj: la izotopa analizo interalie ebligas eltrovi, el kiu regiono aŭ klimata zono iu devenas [5].
2.
KEM (pri kombinoj) Konsistanta el la sama ĥemia kvanto, sed kies atompezo diferencas.
5. Kion haroj malkaŝas, Esperanta Retradio, 2020-08-06
angle:
isotopic
beloruse:
ізатопны
bulgare:
изотопен
france:
isotopique
germane:
isotopisch
hispane:
isotópico
hungare:
izotóp-, izotópos
japane:
同位体の [どういたいの]
katalune:
isotòpic
nederlande:
isotopisch
perse:
ایزوتوپی
pole:
izotopowy
ruse:
изотопный

administraj notoj