*spec/o PV
*speco
- 1.
-
Klaso de vivuloj
aŭ aĵoj kun komunaj karakterizaj ecoj:
niaj grenejoj […] enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco
[1];
mi punos ilin per kvar specoj […]: per glavo, por mortigi, per
hundoj, por treni, per birdoj de la ĉielo kaj per bestoj de la tero, por
formanĝi kaj ekstermi
[2];
estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa
[3];
tiu ĉi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de ŝtono
[4];
la germana biero tiam estis bonega kaj ekzistis diversaj specoj de ĝi: Brema,
Prisinga, Emsa biero, eĉ la tiel nomata Brunsvika mumio
[5];
li estas homo de tute speciala speco! li havas bonan kapon, sed li nenion
faras
[6]!
tie estis tre multe da ekzistaĵoj, ĉiuj estis el tiu speco, kiun ni nomas
homoj, sed ili aspektis tute alie ol ni
[7];
el tiu speco de vivantaj malbonaj homoj staris nun du apud la mortinta viro
[8].
kategorio, maniero, raso1
- 2.
-
(evitante precizan difinon per indiko de
karakterizaĵo aŭ similaĵo)
„io simila, komparebla al“, „reprezentanto de“:
ĝi havis en si ian specon de flartabako
[9];
se oni povus rekte enrigardi al ili en la bruston! tio estus ja ekspozicio,
speco de magazeno
[10]!
tio estis unu el la tiuepokaj gastejoj, speco de bierejo
[11];
troviĝis nur unu, kiu revenis kun ia speco de klarigo
[12];
tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo! ili diris kaj moke ridis
[13];
sur ŝipo […] oni ankaŭ troviĝas en speco de kaŝiĝejo
[14];
la laboristinoj sekvis ŝin per siaj rigardoj, […] kun simpatio kaj kun
speco de triumfo sur la vizaĝoj
Marta
;
li […] sin banis en ŝtona banujo kaj ĵetis sur sin specon de granda
litotuko, kiun li bukis sub la kolo
[15].
alegorio, fasono, formaĵo, similaĵo, variaĵo
- 3.
Specio: la homa speco [16]; kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo magie alforĝas la birdojn Marta ; tiu konkulo […] apartenas al la speco Arctica islandica [17].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 144:13
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 15:3
3. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:10
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda Kristino
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
16. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 10
17. Monato, Oliver Kim: Rekorda konkulo, 2014

- afrikanse:
- soort
- albane:
- lloj
- amhare:
- ደግ
- angle:
- 1. kind, sort 2. a kind (of) 3. species
- arabe:
- نوع
- armene:
- բարի
- azerbajĝane:
- cür
- beloruse:
- 1. від, разнавіднасьць, парода 3. від
- bengale:
- ধরনের
- birme:
- အမျိုးအစား
- bosne:
- vrste
- ĉeĥe:
- druh (zboží), sorta
- dane:
- slags
- estone:
- liiki
- eŭske:
- nolako
- filipine:
- uri
- france:
- espèce, sorte
- galege:
- tipo
- germane:
- 1. Art, Sorte 2. Art (von), Ausprägung 3. Art (Spezies)
- guĝarate:
- પ્રકારની
- haitie:
- kalite
- haŭse:
- irin
- hinde:
- तरह
- hispane:
- 3. especie
- hungare:
- fajta, nem (féleség), féleség
- igbe:
- ụdị
- irlande:
- chineál
- islande:
- góður
- japane:
- 種類
- jave:
- jenis
- jide:
- מין
- jorube:
- iru
- kanare:
- ರೀತಿಯ
- kartvele:
- სახის
- katalune:
- espècie 1. tipus, classe
- kazaĥe:
- мейірімді
- kimre:
- fath
- kirgize:
- түр
- kmere:
- ប្រភេទ
- koree:
- 종류
- korsike:
- curtisi
- kose:
- uhlobo
- kroate:
- vrsta
- kurde:
- hevalbend
- latine:
- quaedam
- latve:
- veids
- laŭe:
- ປະເພດ
- litove:
- natūra
- makedone:
- вид
- malagase:
- tsara fanahy
- malaje:
- 1. semua jenis
- malajalame:
- തരം
- malte:
- tip
- maorie:
- atawhai
- marate:
- प्रकारची
- monge:
- zoo
- mongole:
- төрөл
- nederlande:
- soort
- nepale:
- दयालु
- njanĝe:
- mtundu
- okcidentfrise:
- soart
- panĝabe:
- ਦਿਆਲੂ
- paŝtue:
- ډول
- ruande:
- ubwoko
- ruse:
- 1. вид, разновидность, сорт, порода 3. вид
- samoe:
- agalelei
- sinde:
- قسم
- sinhale:
- කාරුණික
- skotgaele:
- seòrsa
- slovake:
- druh (tovaru), sorta
- slovene:
- vrsta
- somale:
- nooca
- ŝone:
- mhando
- sote:
- mofuta ofe
- sunde:
- macem
- svahile:
- aina
- taĝike:
- навъ
- taje:
- 1. ชนิด 3. สปีชีส์
- tamile:
- வகையான
- tatare:
- игелекле
- telugue:
- రకం
- ukraine:
- вид
- urdue:
- قسم
- uzbeke:
- rahmdil
- vjetname:
- loại
- zulue:
- uhlobo
specigi
(tr)
- ĉeĥe:
- roztřídit podle druhů, rozčlenit podle druhů, seřadit podle druhů
- france:
- catégoriser, trier
- germane:
- sortieren
- hungare:
- osztályoz, szortíroz
- katalune:
- classificar
- nederlande:
- uitzoeken, sorteren
- slovake:
- zoradiť podľa druhov
- ukraine:
- сортувати
alispeca
-
Alia laŭ sia
speco aŭ konsisto:
li estis sentonta sub siaj piedoj paŝejon alispecan ol la moviĝantan ferdekon
de sia ŝipo
[19];
kaj se iu ne obeus? – li ricevus alispecan alvokon: […] tiun, de
kiu oni ne revenas
[20];
mi ne estas via malamiko, nur alispeca ol vi
[21];
homgrupiĝoj, ĉu teritoriaj, ĉu profesiaj,
ĉu alispecaj
[22].
aparta2, speciala
19.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
20. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXII
21. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro
22. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, „Liberiga Stelo“ al la Verdruĝuloj, celo kaj rimedoj

- of another kind
- ĉeĥe:
- druhý, jiný
- france:
- différent (d'une autre sorte)
- germane:
- andersartig
- hispane:
- de otro tipo
- hungare:
- másfajta
- katalune:
- d'una altra mena
- nederlande:
- van een andere soort
- slovake:
- druhý, inakší, iný, onaký
bonspeca
-
Bona laŭ sia
speco, konsisto, propra kvalito:
plej bonspeca arĝento
[23];
plej bonspeca pano
[24];
li estis riĉa, havis bonspecajn vestojn
[25].
fajna, pura, rafinita
23.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:20
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, kolo de botelo
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, kolo de botelo
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
- france:
- de bonne qualité
- germane:
- edel, hochwertig
- hungare:
- jófajta
- katalune:
- de qualitat, de bona condició
- nederlande:
- van goede kwaliteit
- ukraine:
- доброякісний
ĉiaspeca
-
Ĉia, tre diversa laŭ specoj:
la popoloj de la lando venigos la komercaĵojn aŭ
ĉiaspecan grenon
[26];
fari ĉiaspecajn turniĝojn kaj moviĝojn en
la akvo simile al fiŝo
[27].
varia2
26.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 10:32
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
- angle:
- all kinds of
- france:
- de toutes sortes
- germane:
- aller Art
- hungare:
- mindenféle, mindenfajta
- katalune:
- tot tipus de, tota mena de
- nederlande:
- van iedere soort
homspeco
- Tipa speco de homo, de tipa karaktero: tiuepoke, por mi, la mondo estis dividita en du homspecoj, la bonaj kaj la aĉaj [28]; kvankam tuta mondo min disigis de tiu malfeliĉa homspeco, tamen mi elkore bedaŭris ĉi tiun mizeran, kompatinde idiotan kaj trompitan virsekson [29].
28.
C. Piron: Ĉu li
venis trakosme?, 1980
29. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro
29. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro
- france:
- genre de personnalité, type de personne
- germane:
- Menschentyp, Art von Mensch
miksospeca
-
Naskita aŭ farita el pluraj devenaj specoj:
ne surmetu sur vin miksospecan veston el lano kaj lino
kune
[30];
miksospecaj bildoj de nigraj arbaroj, bruantaj akvoj, nuboj kaj neĝamasoj
[31].
malpura
30.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 22:11
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
- ĉeĥe:
- smíšený
- france:
- hybride, d'espèce mélangée, de race mêlée
- germane:
- vermischt
- hungare:
- vegyes, tarka, különböző fajtájú
- katalune:
- híbrid, mixt
- nederlande:
- gemengd, van verschillende soort
- slovake:
- zmiešaný
samspeculo
- Ulo de sama speco: estas en la naturo de homo, laŭ ili, agrable rilati kun la samspeculoj [32]; ĝi montras la gravecon, kiun la prahomo atribuis al la ebleco komuniki kun la samspeculoj [33]; jen […] la senco de hunda vivo […], ĝi ofte vagas tute sola kun afereca mieno dum ĝi priflaras domangulojn, ligas rilatojn kun siaj samspeculoj kaj kaptas oston [34].
32.
C. Piron:
Tien, 1997
33. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
34. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Hundo Sen Mastro
33. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
34. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Hundo Sen Mastro
- france:
- individu de même espèce
- germane:
- Gleichartiger, Vertreter der gleichen Art
siaspeca
-
Aparta, surpriza,
kvazaŭ per si mem estiganta propran specon:
siaspeca rimarkindaĵo
[35];
„kun siaspeca spico“
(poemaro de Raymond Schwartz)
[36];
la pupteatra festivalo […] estas unika siaspeca evento en la mondo
de kulturo
[37].
unika
35.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
36. R. Schwartz: Kun siaspeca spico, 1931
37. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
36. R. Schwartz: Kun siaspeca spico, 1931
37. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
- ĉeĥe:
- svého druhu
- france:
- dans son genre, particulier (spécial), spécial (particulier)
- germane:
- einzigartiger, besonderer
- hungare:
- sajátos, különleges
- katalune:
- específic, sui generis
- nederlande:
- dergelijk, in zijn/haar soort
- slovake:
- svojho druhu
- ukraine:
- своєрідний
subspeco
- 1.
- Subdivido de speco; grupo de aferoj, kiuj apartenas al sama speco, sed iom malsimilas inter si per kelkaj negravaj ecoj: okcidenta svingo estas ĵaz-subspeco, en kiu intermiksiĝis ritmoj de tradiciaj svingo, bluso, diksilando kaj eĉ polko-danco [38].
- 2.
subspecio
38.
Monato, AMik: Svingante la ŝtatan flagon, 2012
- angle:
- subtype
- beloruse:
- падвід
- ĉeĥe:
- poddruh, subspecies (plemeno, rasa)
- france:
- sous-espèce, variété (biol.)
- germane:
- Unterart 2. Überart
- hungare:
- alfaj
- katalune:
- subespècie
- nederlande:
- ondersoort
- ruse:
- подвид
- slovake:
- odroda, poddruh
superspeco, specaro
- beloruse:
- род
- france:
- genre (biol.)
- hungare:
- nem (biológiai)
- katalune:
- gènere (taxon.)
- ruse:
- род
tiaspeca
- Tia, de tia speco, aspekto, sinteno: jen mi donas al vi grajnon de hordeo, ĝi ne estas tiaspeca, kia kreskas sur kampo [39]; oni klarigas tiaspecajn aerajn fenomenojn per norda lumo [40]; mi, mia kara, ne estas tiaspeca [41]! tio estis danco, kiu por amantoj de tiaspecaj plezuroj tre bele aspektas [42]; kiel malfeliĉaj ili kredeble sin sentas, se tiaspecaj estaĵoj ĝenerale povas senti, kiel mi kaj miaspecaj estaĵoj sentas [43].
39.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
41. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 6a
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco

- analogický, podobný, tohoto druhu
- france:
- de ce genre, de cette espèce
- germane:
- solcher Art, solcher
- hungare:
- ilyenfajta, ilyesféle
- katalune:
- així, d'eixa mena
- slovake:
- analogický, podobný, tohto druhu
- ukraine:
- такого роду, аналогічний, подібний
vortospeco
Leksika atributo de vortoj, apartiganta subaron de la vortoprovizo laŭ iu el diversaj principoj, eventuale malpli rigoraj ol tiuj arigantaj la parolelementojn: la interpunkcio […] funkcias sendepende de vortspecoj [44]; la determiniloj formas buntan vortospecon: iuj el ili havas ĉiujn kazojn kiel „tiu“, alia havas kazojn nur plurnombre (unujn), dum tria estas tute nevaria (la artikolo); la nombronomoj estas vortospeco formita laŭ tre klara principo semantika, kiu tamen prezentas tre eklektan bildon gramatikan (kp „unu homon“ ‐ „milionon da homoj“).
44.
Monato, Christian Declerck: Kiun vojon?
- angle:
- part of speech
- ĉeĥe:
- slovní druh
- france:
- classe lexicale
- germane:
- Wortart
- hungare:
- szófaj
- katalune:
- categoria lèxica
- ruse:
- разряд слов
- slovake:
- slovný druh
- taje:
- ชนิดของคำ
- ukraine:
- частина мови
administraj notoj
super~o, ~aro:
Mankas dua fontindiko.
super~o, ~aro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~o, ~aro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.