*siPV
*si
↝ 
-
Resenda pronomo de la tria
persono, uzata kiam ĝi rilatas al
la
subjekto de la propozicio atentante tamen, ke, en dependaj
partoj de
propozicio ne havantaj gramatikan subjekton, oni devas
konsideri kiel
subjekton ne la gramatikan subjekton de la dependiga
propozicio, sed
la logikan subjekton de la dependa parto:
la refleksivaj pronomoj (serio “si/sia”) rilatas nur
la
3-an personon kaj resendas al la plej proksima subjekto, aŭ
singulara aŭ pluralaAdE
;
li ne sufiĉe
zorgas pri si mem;
ŝi lavas sin
Z
;
li sentas sin malfeliĉa;
kvinope ili sin ĵetis sur minZ
;
li ordonis al la servisto rapide vesti sin (la
serviston);
mi konas kelkajn homojn nur por si malavarajn;
ŝi proponis al li la sidlokon apud si;
singarda
Rim. 1: La akuzativa sin estas ofte uzata kiel prefikso samsignifa kiel mem: sindefendo, sinregado, singarda, sindona, sintrotaksecoZ . La sin-kunmetoj (sinmortiga, sinfida) pli kaj pli ekradikis anstataŭ la originaj mem-kunmetoj (memmortiga, memfida). Nome, oni sentis la bezonon distingi inter la aktiva kaj pasiva formoj de "mem". La ĝusta formo estus propre "si" (*simortigo*, *sifido*); sed sendube la sin-formo estas pli belsona en kunmetoj kaj ankaŭ pli klara. Cetere, "sin" en tiu ĉi funkcio tute perdis sian originan sencon kaj akiris la sencon de aktiva "mem". En tia okazo sin perdas ĉian ligitecon kun la tria persono: (mia sinfido, via sindonemo estas senfinaZ ).
mem-
- angle:
- himself, herself, itself, oneself, themselves
- beloruse:
- сабе, сябе pri ~: пра сябе por ~: для сябе apud ~: побач з сабой ~ngarda: асьцярожны, пільны
- ĉeĥe:
- zvr. zájmeno "se"
- finne:
- (3. pers. refleksiivipronomini)itse(nsä) ŝi lavas ~n: hän peseytyy ~n: itsensä, itseään apud ~: vieressään ~ngarda: varova(inen)
- france:
- se, s', soi ~ngarda: prudent
- germane:
- sich pri ~: sich selbst apud ~: bei sich ~ngarda: vorsichtig
- hispane:
- uno mismo, sí mismo, se
- hungare:
- maga pri ~: magáról ~n: magát apud ~: maga mellett ~ngarda: óvatos
- nederlande:
- zich ~ngarda: voorzichtig
- ruse:
- себе, себя pri ~: о себе ~n: себя por ~: для себя apud ~: рядом с собой ~ngarda: осторожный
- slovake:
- zvratné zámeno "si"
- volapuke:
- -ok
*sia [1] 
- 1.
- Poseda adjektivo resendanta al la gramatika subjekto de la propozicio aŭ al la logika subjekto de la dependa propoziciparto en samaj okazoj kaj laŭ samaj reguloj, kiel la pronomo si: timulo timas eĉ sian propran ombron [2]; la patro amas siajn infanojn; ĉia besto zorgas pri sia nestoZ ; el ĉiuj siaj fratoj li estas la malplej saĝaZ ; li kaj lia fratino ne povis kaŝi sian ĝojon; ludi per sia violono estas lia plej alta plezuro; tiuj konsideroj igis lin eldoni sian pazigrafian provonZ ; ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojnZ ; li vidis sian fratinon ludantan per sia (de la fratino) pupo; li ekvidis anĝelon starantan sur la vojo kun glavo en sia manoZ ; ni ne hezitos nomi lin la plej bona el siaj gefratoj; rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por sia utiloZ .
- 2.
-
Kvalifika adjektivo samsignifa kiel propra:
al ĉiu la sia;
sia estas pli kara ol la najbaraZ
;
ĉio sia estas plej ĉarma
(vosto,
nesto)
PrV
;
la amo al sia patrino estas natura;
metu ĉion en sian lokon;
por ĉiu afero estas sia tempo kaj manieroZ
.
Rim. 1: Pri la uzado de si kaj sia, vd la raporton oficialan de W. Lippmann al la Edinburga kongreso (1926).Rim. 2: En la esprimo siatempe, la pronomo sia, preskaŭ tute perdinte sian originan signifon, ricevas jen la sencon de konvena, ĝusta, taŭga: tiam mi donos al via lando pluvon siatempeZ ; siatempe estas dirate al Izrael, kion faras DioZ ; jen simple la sencon de antaŭa, pasinta, tiu (Ev.): la grandan miron, kun kiu mi rigardis siatempe (tiutempe, tiam) tiujn heroojnZ ; mi volis siatempe (tiam) proponi komunan regulonZ ; per poŝta karto mi siatempe (tiam) respondis al vi je via leteroZ . La regulaj sia-kunmetoj koncernas nur la trian personon (miaflanke, viaflanke, siaflanke).
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
si'a
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
- angle:
- his own, her own, its own, one's own, their own
- beloruse:
- свой
- ĉeĥe:
- svůj, svůj
- finne:
- 1. -nsa, -nsä ~atempe: aikanaan, aikoinaan 2. oma(nsa), -nsa, -nsä
- france:
- son, sa, ses (propre) ~atempe: en son temps
- germane:
- sein al ĉiu la ~a: jedem das Seine ~atempe: zu seiner Zeit
- hispane:
- su
- hungare:
- saját al ĉiu la ~a: mindenkinek, ami jár ~atempe: annak idején, a maga idejében
- ruse:
- свой al ĉiu la ~a: каждому своё ~atempe: своевременно, в своё время
- slovake:
- privlast. zámeno svoj
siaulo ↝
(malofte)
- Familiano, gentano, proksimulo, kontraste al fremdulo: li pledis por la vivo de siauloj [3].
3.
-, trad. B. Ragnarsson: Rakonto pri Hrafnkel, en: Islandaj Pravoĉoj, 1964
- france:
- sien (subst. les siens)
- hispane:
- suyo
inter si ↝
- Iuj kun aliaj, reciproke: tiujn malsamajn objektojn miksi inter si (reciproke) oni neniel devasZ ; rimedo por interkomunikigi inter si niajn amikojnZ ; ili malpacas inter si.
Rim.:
Ĉar la esprimo inter si
havas apartan propran sencon, ĝi estas konsiderata kaj
uzata kiel unuvorta adverbo kaj ne obeas la regulojn pri
uzado de si.
- ĉeĥe:
- mezi sebou
- finne:
- keskenään
- france:
- entre eux
- hispane:
- entre sí
- hungare:
- egymás között
- ruse:
- между собой
- slovake:
- medzi sebou
per si mem
- Proprakulpe, proprakaŭze, propraefike, propraforte, propramove: Volapük ne estis venkita de Esperanto, ĝi pereis per si memZ tiu aranĝo per si mem ne ŝanĝos la iradon de la aferoZ ; tion li certe ne iniciatis per si mem.
Rim.:
Ĉar la esprimo per si mem
havas apartan propran sencon, ĝi estas konsiderata kaj
uzata kiel unuvorta adverbo kaj ne obeas la regulojn pri
uzado de si.
- beloruse:
- сам па сабе
- finne:
- itsestään
- france:
- par soi même
- germane:
- von selbst, von sich aus, von alleine, aus sich selbst heraus
- hispane:
- por sí mismo
- hungare:
- magától, önmagában
- ruse:
- сам по себе