*vesper/o PV
*vespero
↝ 
- 1. ↝
Parto de diurno, de la fino de hela tago ĝis la komenco de nokto: antaŭ vespero ne estu fiera PrV ; atingi la vesperon (proksimiĝantan finon) de sia vivo PrV ; laŭdu tagon nur vespere (tro frue) PrV ; matenas, vesperas, kaj tago malaperas PrV .
- 2.
- Publika aranĝo okazigita en vespero1: vidvino Layau provizis ĉambron, manĝon kaj veston al certaj neligitaj junaj virinoj kaj aranĝis diskretajn amuzvesperojn [1].
1.
J. Collier, trad. R. Rossetti: Sorĉita mono, Norda Prismo, 57:3
- angle:
- evening
- beloruse:
- вечар
- bulgare:
- вечер
- ĉeĥe:
- večer
- ĉine:
- 晚上 [wǎnshang], 夕 [xī]
- france:
- soir, soirée
- germane:
- Abend
- hispane:
- tarde (parte del día)
- hungare:
- antaŭ ~o ne estu fiera: nyugtával dicsérd a napot laŭdu tagon nur ~e: nyugtával dicsérd a napot 1. est 2. estély
- indonezie:
- malam, sore
- katalune:
- vespre
- kurde:
- êvar
- latinece:
- vespera, vesper
- nederlande:
- avond
- pole:
- wieczór
- portugale:
- tarde, tardezinha
- rumane:
- seară
- ruse:
- вечер
- slovake:
- večer
- svede:
- kväll
- turke:
- akşam
- volapuke:
- vendel
vesperi
- Esti vespera tempo: jam vesperas sur la pad' ŝtonoza [2].
2.
N. Rossi:
Kaj jam vesperas..., 1992-03-16
vesperiĝi
- Iĝi vespero, finiĝi (pri hela tago): jam sufiĉe vesperiĝis, kiam Mikito atingis la arbaron [3].
3.
I. Franko, trad. V. Pajuk: La farbita vulpo,
La Ondo de Esperanto, 2006:8-9 (142-143)
vesperiĝo ↝
vesperumi
(ntr)
- Pasigi vesperon, precipe societe, kunmanĝante aŭ kunamuziĝante: kial do vesperumi inter Francoj dum oni estas en Hungario? [5].
5.
D. Hromada-Kishegyi, trad. J. Lazert:
Ĉarpentista filozofio, Hadès, [vidita en 2016]
- france:
- passer la soirée
antaŭvespero
- 1. ↝
-
Vespero de la
antaŭtago:
en la antaŭvespero de nia renkontiĝo, estis malfacile
por mi endormiĝi en hotelo en Seulo
[6];
dankon al vi, ke vi kompatis nin kaj ne forgesis nin en la
antaŭvespero de la Dia festotago
[7].
Rim.: Troviĝas en PIV1 pli vasta senco, nome „la hieraŭo de difinita tago“, sed la donita ekzemplo en la antaŭvespero de la 14a tago de la monato Nisen (Nisan?)X estas des malpli konvinka, ke ĝi ne estas retrovebla en la biblia teksto, kie male abundas esprimoj de la tipo en la dek-kvara tago de la monato (Nisan), ĉirkaŭ la vespero [8] , kiuj referencas al la antaŭvespero de la dek-kvina de Nisan, t.e. Pasko.
- 2. ↝
- Momento tuj antaŭanta la vesperon, fino de la posttagmezo: Pilato rigardis for, kun grimaco de abomeno kontemplante la parton de la urbo kuŝantan ĉe liaj piedoj kaj estingiĝantan en la antaŭvespero [9].
6.
Nishino R., trad. pluraj:
Konsolvirinoj de Japana Imperia Armeo, 2007
7. I. Vazov, trad. I. Kestanoff: Kristnaska donaco, Literatura Mondo, 1922:12
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 23:5
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 25a
7. I. Vazov, trad. I. Kestanoff: Kristnaska donaco, Literatura Mondo, 1922:12
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 23:5
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 25a
- france:
- 1. soir de la veille, veille au soir, veille (soir de la veille), réveillon (soir de la veille) 2. fin d'après-midi, avant-soirée
- germane:
- Vorabend 1. Vorabend 2. Vorabend
- hungare:
- 1. előest 2. koraest
- indonezie:
- 2. sore
- katalune:
- 1. vespre del dia anterior 2. tarda
- nederlande:
- 1. avond voordien 2. vooravond
- pole:
- 2. zmierzch
- rumane:
- 2. seara dinainte
- ruse:
- 1. канун, навечерие 2. предвечерие
sankta vespero
- Vespero antaŭ kristnasko. Kristnaska arbo ... kiun ŝi en la sankta vespero vidis tra la vitra pordo ... [10].
10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
- bulgare:
- Бъдни вечер
- ĉeĥe:
- Štědrý večer
- france:
- réveillon de noël
- germane:
- Heiliger Abend, Heiligabend
- hungare:
- szenteste
- indonezie:
- malam kudus
- katalune:
- nit de nadal
- nederlande:
- kerstavond
- pole:
- wieczór wigilijny, gwiazdka, Wigilia Bożego Narodzenia
- slovake:
- Štedrý večer
administraj notoj
pri
antaŭ~o 1.:
La franca traduko "réveillon" estas kritikebla. Ja laŭ vortaroj temas pri vespermanĝo prenita dum antaŭvespero de iuj festoj, sed ŝajnas al mi, ke oni volonte vastigas ĝin por signifi la vesperon mem. [MB]antaŭ~o: Mankas verkindiko en fonto.