Silvestr/o PIV1

Silvestro

1.
NOM Vira antaŭnomo latindevena: tio estis la lasta vespero en la jaro, vespero de Silvestro [1].
2.
KAL La lasta tago de la jaro, je kiu oni memoras sanktan Silvestron (papo Silvestro Ia): dum la vintraj monatoj (je Kristnasko kaj Silvestro) multaj homoj el meza kaj norda Eŭropo […] fuĝas al sunaj marbordoj [2].
Rim.: en la senco de Silvestra festo, laŭ BL: eblas diri jarfino, jarfina festo, jarfina nokto.
LST:festo
angle:
Sylvester, New Year's Eve
beloruse:
Пярэдадне Новага года 1. Дзень Сьвятога Сыльвэстра
ĉine:
跨年 [kuànián], 新年前夕 [xīnniánqiánxī]
france:
Sylvestre
germane:
Silvester
itale:
Silvestro
japane:
シルベステル, シルベスター, シルウェステル
nederlande:
Silvester
pole:
Sylwester
ruse:
Сильвестр
ukraine:
Сильвестр

silvestra

KAL Rilatanta al Silvestro aŭ al ties festo (la 31a de decembro): silvestra vespero; ni komune festis la silvestran nokton [3]; per silvestra bufedo, ĉampano kaj balo oni gaje transpaŝis al la nova jaro [4]; Internacia Silvestra Balo [5].
3. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
4. Marija Belošević La Ondo de Esperanto
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 10 (60)
beloruse:
датычны Пярэдадня Новага года, пераднавагодні
germane:
Silvester-
itale:
di San Silvestro
nederlande:
Silvester-, oudejaars- s~a vespero: oudejaarsavond. s~a bufedo: oudejaarsbuffet.

administraj notoj