*last/a
*lasta
↝
- 1.
-
Estanta post ĉiuj ceteraj en tempo aŭ spaco:
li alvenis la lasta;
la lastaj tagoj de libertempo;
la lasta kvaronluno;
la lastan fojon, kiam mi vidis lin;
tia estis ĝis la lasta tempo la opinio de la
Esp-istaroZ
;
la plej lastaj (novaj) eltrovoj de la scienco;
plej bone ridas, kiu laste ridas
PrV
;
en tiu nobla vetbatalo, ni ne volas resti inter la lastaj;
lastaj paĝoj de libro;
esti ĉe la lasta vico de la aŭdantaro;
loĝi ĉe la lasta etaĝo;
en Esperanto la akcento estas ĉiam sur la
antaŭlasta silabo;
la komitato transdonu siajn konsilojn al nia L. K. por ke tiu
ĉi
lasta esploru la aferonZ
;
lastmoda.
- 2.
-
Estanta post ĉiuj aliaj laŭ la ordo aŭ rango
en serio:
esti la lasta en konkurso;
lasta sed ne malplej valora;
lastvice, nelastrange.
- 3.
↝
-
Post kiu ekzistas neniu alia en tempo aŭ spaco:
por la lasta fojo mi vin admonas;
ĉe lia lasta horo;
eluzi siajn lastajn fortojn;
elspezi sian lastan monon;
lasthoraj informoj;
pluraj el miaj infanoj mortis, jen la du lastaj;
la lasta (mondfina) juĝo;
la lasta (decida) vorto en tiu afero ne estas
ankoraŭ parolita (
vorto);
ĝis la lastaj limoj de la tero;
(figure)
la lasta limo de la pacienco
ekstrema.
- angle:
- last
- beloruse:
- апошні
- bretone:
- diwezhañ
- ĉeĥe:
- poslední
- france:
- dernier
- germane:
- letzt 1. spätest
- greke:
- τελευταίος
- hebree:
- אחרון
- hispane:
- último
- hungare:
- utolsó
- indonezie:
- terakhir
- itale:
- ultimo
- nederlande:
- laatste
- pole:
- ostatni
- portugale:
- último, derradeiro, final
- rumane:
- ultim
- ruse:
- последний
- slovake:
- posledný
antaŭlasta
-
Ĝuste antaŭanta la lastan:
flugante preter la antaŭlasta fenestro
de la kvara etaĝo Margarita rigardis internen kaj vidis viron
[1].
- bretone:
- eil diwezhañ
- france:
- avant-dernier, pénultième
- itale:
- penultimo
- pole:
- przedostatni
- portugale:
- penúltimo
- rumane:
- penultimul
- ruse:
- предпоследний
administraj notoj
~a:
Mankas verkindiko en fonto.
antaŭ~a:
Mankas dua fontindiko.