abol/i PIV1
aboli
(tr)
Per jura akto definitive nuligi leĝon aŭ forigi kutimon; abolicii: sklaveco estis abolita en Brazilo en 1888; estas afero de la ŝtatoj difini kaj redifini, ratifi kaj aboli sian pun-juron [1]; aboli leĝojn de eksa Jugoslavio bremsantajn privatigon [2]; ni trovu vojon por aboli atomarmilojn per koncentrado de solidarecaj fortoj de mondaj civitanoj [3]; naciaj registaroj abolis la parlamenton de Norda Irlando en 1972 [4]; Butano, Grekio, Samoo, Senegalo kaj Turkio […] abolis la mortpunon [5].
fini, nuligi
enkonduki, fondi, starigi
1.
Monato, Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia
2. Monato, Bardhyl Selimi: Kial daŭre tumultoj?
3. Monato, Tetu Makino: Minacata la kontraŭmilita konstitucio
4. Monato, W. H. Simcock: Iom da proporcio
5. Monato, Marko Naoki Lins: Ekzekutado ekzekuciata
2. Monato, Bardhyl Selimi: Kial daŭre tumultoj?
3. Monato, Tetu Makino: Minacata la kontraŭmilita konstitucio
4. Monato, W. H. Simcock: Iom da proporcio
5. Monato, Marko Naoki Lins: Ekzekutado ekzekuciata
- angle:
- abolish
- beloruse:
- адмяніць, скасаваць
- bretone:
- terriñ (ul lezenn)
- ĉeĥe:
- vymýtit zvyk, zastavit soudní řízení, zrušit zákon
- dane:
- afskaffelse, abolition
- france:
- abolir, abroger, annuler (par un acte juridique)
- germane:
- aufheben, abschaffen, einstellen
- hebree:
- בוטל
- hispane:
- abolir
- hungare:
- eltöröl
- itale:
- abolire, abrogare
- katalune:
- abolir, revocar, abrogar
- nederlande:
- afschaffen
- perse:
- لغو کردن، برچیدن
- pole:
- umorzyć, uchylić, znieść
- portugale:
- abolir, anular, extinguir, revogar
- ruse:
- отменить, упразднить
- slovake:
- odstrániť zvyk, odstrániť zákon, zrušiť (zákon, obyčaj), zrušiť
- ukraine:
- скасовувати
abolo
Jura forigo, malvalidigo de leĝo, regulo, kutimo: en 1872 Mori Arinori, la posta japana ministro pri klerigado, eĉ proponis la abolon de la japana lingvo kaj ties anstataŭigon per la angla: tiun ideon tamen oni ne konsideris serioze [6];
6.
Isikawa T.: Ĉina ideografio: ĉu kateno aŭ heredita trezoro?, Monato, 2018:04, p. 14a
- france:
- abolition
- ukraine:
- аболіція, скасування