transpon/i SPV

transponi

(tr)
1.
MATPIV1 (fakula ĵargono) (matricon) Apliki la operacion transpono.
2.
MUZ(pri melodio) Adapti al alia tonalo, ŝanĝante samgrade la altecojn de ĉiuj notoj: la tamburisto ... transponis la kanton por tamburo kaj tamburis ĝin en la urbo [1]
3.
(figure) Porti kaj adapti al alia kondiĉaro: li transponas veran travivaĵon al malvera kadro [2].
angle:
1. transpose
beloruse:
1. транспанаваць
bulgare:
1. транспонирам
ĉeĥe:
přemísťovat, transponovat
france:
transposer 1. transposer (une matrice)
germane:
1. transponieren
hungare:
1. transzponál
japane:
移調する [いちょうする], 転置する [てんおする]
nederlande:
1. transponeren
ruse:
1. транспонировать
slovake:
premiestňovať
ukraine:
транспонувати, переміщати, переставляти

transpono

MATPIV2 (de (n,p)-matrico `A`) Operacio, kies rezulto estas la `(p,n)`-matrico `B`, kies elementoj kun indico `(i,j)` egalas al la elementoj de `A` kun indico `(j,i)`: transpono transformas horizontalojn al vertikaloj kaj inverse; transpono estas involucio.
angle:
transposition
beloruse:
транспанаваньне
bulgare:
транспониране
ĉeĥe:
transponování
france:
transposition (de matrice)
germane:
Transponieren
hungare:
transzponálás
japane:
移調 [いちょう], 転置 [てんち]
nederlande:
transpositie
ruse:
транспонирование
slovake:
transponovanie
ukraine:
транспозиція, транспонування, переміщення, перестановка

transponaĵo

MATMatVort (de (n,p)-matrico) Rezulto de ĝia transpono: la transponaĵon de `A` oni kutime signas per `A′` (legu: a streko) aŭ  `""^tA` (legu: to a); la transponaĵo de produto `A xx B` egalas al la produto de la transponaĵo de `B` per tiu de `A` ( `""^t(AxxB)=""^tB xx ""^tA` ).
angle:
transpose
france:
matrice transposée
germane:
Transponierte
hungare:
transzponált
pole:
macierz przestawiona, macierz transponowana
ruse:
переставленная матрица

transponato

MATPIV1 (evitinde) Transponaĵo.
Rim.: Tiu formo de prezenca participo estas tre stranga, se konsideri, ke la vorto montras al rezulto. Evidente oni volis fari paralelon kun „adiciato“, „multiplikato“ ks, sed ne temas pri la sama afero. „Transponito“ estus perfekte logika kaj eble pri tio la redaktanto de PIV1 pensis, skribante la nedifinitan „transpozito“ en artikolo „konjug“.
ĉeĥe:
transponovaná matice
slovake:
transponovaná matica

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ato: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.