1ident/a

identa

1.
Tiu unika kaj ne alia ol tiu, pri kiu temas, tiu sama1: ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto estas nur privataĵo, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi [1].
2.
(evitinde) Egala, tia sama2: la du kongresoj prenis identajn decidojn; la moralaj ecoj ne estas identaj ĉe ĉiuj homoj; liaj vortoj kaj agoj estis identaj [2].
VD:kongrua
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
2. Monato, Jiří Patera: Katolikismo: Johano Hus ‐ ĉu ne plu herezulo?
angle:
identical
beloruse:
ідэнтычны, тоесны
bulgare:
идентичен
ĉeĥe:
identický, totožný
france:
identique
germane:
1. identisch 2. identisch
hispane:
idéntico (adj.)
hungare:
1. ugyanaz 2. azonos
nederlande:
identiek
portugale:
idêntico (adj.)
ruse:
тождественный, идентичный
slovake:
identický, totožný
ukraine:
тотожний, такий самий, однаковий, ідентичний

idento

1.
MAT Idento-bildigo: ilia geometria simetria grupo havas du erojn, la identon kaj reflekton je linio paralela al la lateroj de la kvadratoj [3].
2.
Egalaĵo vera: la eŭlera idento estas la idento `e^(i pi)+1=0` [4].
ĉeĥe:
1. identické zobrazení
slovake:
1. identické zobrazenie

identaĵo

1.
Io identa.
2.
MAT[5] Egalaĵo, vera sendepende de la valoro de la variabloj aperantaj en ĝi: `(a+b)^2=a^2+2ab+b^2`; la funkcio de Euler rilatas al la funkcio eta de Dedekind per identaĵo de Ramanujan [6].
angle:
2. identity
france:
2. identité (math.)
germane:
2. Identität
hispane:
2. identidad (matemática)
hungare:
1. azonos dolog 2. azonosság
nederlande:
2. identiteit
pole:
2. równość identycznościowa, identyczność
portugale:
2. identidade (matemática)
ruse:
2. тождество

identeco

1.
Plena simileco; sameco: la identeco de ambaŭ projektoj estas evidenta; identeco pri la ideoj; li kroĉis sin al la penso, ke tiu identeco kun lia propra historio eble tamen estas nur freneza hazardo [7].
2.
JUR Memeco, personeco (eco de persono, kiu estas vere ne alia ol li asertas esti aŭ ol oni kredas, ke li estas): determini la identecon de akuzito; pruvi sian identecon. VD:legitimado
Rim.: Tiu senco estas iom internacia, kvankam ĝi estas senrilata al la ĉefsenco de la radiko. [Sergio Pokrovskij]
3.
Identiĝo; sameco de kulturo, kredoj, ideologio kun grupo, al kiu iu apartenas: politikistoj pli klare montru sian vidpunkton kaj identecon rilate al sociaj problemoj [8]; ni ne komplete perdu nian kulturan identecon [9].
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
8. Monato, Guido VAN DAMME: BELGIO: Malvuali nigran fantomon
9. Monato, Kiel savi la germanan kulturon
angle:
identity
beloruse:
1. тоеснасьць, ідэнтычнасьць 2. асоба 3. ідэнтычнасьць
bulgare:
1. идентичност
ĉeĥe:
identita, rovnost, totožnost
france:
1. identité (égalité) 2. identité (d'une personne)
germane:
1. Identität 2. Identität
hispane:
2. identidad (subst.)
hungare:
1. azonosság, identitás 2. személyazonosság
nederlande:
1. identiteit 2. identiteit
portugale:
2. identidade (subst.)
ruse:
1. тождественность, идентичность 2. личность
slovake:
identita, totožnosť
tibete:
ངོ་སྤྲོད་
ukraine:
тотожність, ідентичність, однаковість

identigi

1.
Igi aŭ opinii ion identa kun alia: oni ne devas identigi registaron de iu ŝtato kun la popolo memB ; la aktoro devas identigi sin kun la persono, kiun li ludas; ne identigante [...] la liberkredon speciale kun ateismo [10]; multaj personoj eble identigos la homaranismon kun Esperanto aŭ kun la tiel nomata „interna ideo de esperantismo“ ‐ tio tamen estus eraro [11]; la identigadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento aŭ religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj [...] mi rigardas kiel restaĵon el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo [12].
2.
Rekoni1 iun aŭ ion: identigi krimulon, kadavron; identigi antikvan loknomon (trovi la respondan nomon nunan).
angle:
identify
beloruse:
1. атаясьняць, атоесьніць 2. ідэнтыфікаваць, апазнаваць
bulgare:
идентифициране
ĉeĥe:
identifikovat, zjistit totožnost, ztotožnit
france:
identifier
germane:
2. identifizieren
hispane:
2. identificar
hungare:
azonosít
nederlande:
1. identificeren 2. identificeren
portugale:
2. identificar
ruse:
1. отождествлять 2. опознать, идентифицировать
slovake:
overiť, overovať
ukraine:
ототожнювати, ідентифікувати

identigilo

1.
JUR Legitimilo kiu atestas la identecon de iu aŭ io: neniu povas aĉeti bileton por longdistancaj busoj ne montrinte antaŭe validan identigilon [13].
2.
KOMP Nombro aŭ alia arbitra sinsekvo de signoj, nekonfuzeble distinganta eron en aro da samspecaj objektoj: variablo estas fragmento de komputila memoro kun difinita grandeco, kiu havas propran identigilon [14].
13. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
14. -: Ni lernas C++, 2015
beloruse:
1. пасьведчаньне асобы 2. ідэнтыфікатар
france:
1. pièce d'identité 2. identifiant
ukraine:
ідентифікаційний документ, ідентифікатор

identiĝi

Iĝi identa kun iu aŭ io: identiĝi kun sia modelo, rolo; lia vivo preskaŭ identiĝis kun tiu granda entrepreno; ĉar la manĉuroj vivis kune kun la ĉefgento Han de Ĉinio tiom longe, iom post iom ili preskaŭ identiĝis al la hanoj en vivstilo, moroj kaj precipe en parollingvo [15]; la termo „taja lingvo“ povas identiĝi kun taja lingvaro enhavanta isanan lingvon [...], la laŭan [...], la ĝŭangan [...] ktp. [16].
france:
s'identifier
germane:
sich identifizieren
hispane:
identificar-se
hungare:
azonosul
nederlande:
zich identificeren
portugale:
identificar-se
ruse:
отождествиться
ukraine:
ототожнюватися, ідентифікуватися

administraj notoj

~igi: Mankas verkindiko en fonto.