status/o

statuso   Vikipedio

JURPOLSCI
Relativa pozicio, rango, situacio, oficiale agnoskita funkcio de persono, organizaĵo, verko ktp: li jam atingis la statuson de adolta persono; la debatoj en UN pri la statuso de Jerusalemo; nur tre malfrue Apokalipso ricevis la statuson de libro kanona (kontraste al la statuso de apokrifo); civila statuso de iu persono; pro sia statuso de specialaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, UEA estas membro de CONGO [1]; la skota estis la ŝtata lingvo de Skotlando dum ĝia sendependeco (kaj longa alianco kun Francio), sed nun ĝi ne havas leĝan statuson [2]; la privatuloj havos la statuson de observantoj.
1. La Ondo de Esperanto, 1998:11.
2. Lingvoj en Skotlando, Esperanto-Asocio de Skotlando
beloruse:
статус
france:
statut
hungare:
státusz, helyzet, jogállapot, minőség (helyzeté)
pole:
status
ruse:
статус civila ~o: гражданское состояние

administraj notoj