minor/a

minora   Vikipedio

1.
MUZ(pri gamo) Konsistanta el tri tonoj, tri duontonoj kaj unu kaj duona tonoj: la araba muziko karakteriziĝas per komplikaj ritmoj kaj eĉ pli komplikaj melodioj, kiuj ĉerpas el pli ol cent tonaloj, el kiuj la eŭropa muziko konas nur du (la maĵoran kaj la minoran) [1]; tonaloŝanĝoj de maĵora al minora [2].
2.  
MUZ(p.p. tercio) Konsistanta el unu duontono. VD:maĵora.
3.  
(evitinde) Minoritata: la skotgaela […] maksimume estis inkluzivita kiel minora parto de la studo pri la angla [3]; Unuiĝinta Maldekstro (IU) perdis rimarkinde multan subtenon, krom en Katalunio, kie ili estas minora aliancano de la lokaj ekosocialistoj [4].
beloruse:
мінорны
ĉeĥe:
menší ze dvou, mladší
germane:
in Moll
hungare:
moll
katalune:
menor (adj., mús.)
nederlande:
mineur
portugale:
menor (mús.)
ruse:
минорный
slovake:
menší z dvoch, mladší

minoro   Vikipedio

MATMatVort
(de elemento `a_(ij)` en (n,n)-matrico `bb A`) Determinanto de la submatrico de `bb A`, rezultanta el forigo de la `i`-a horizontalo kaj de la `j`-a vertikalo. VD:kofaktoro.
angle:
minor (subdeterminant)
beloruse:
мінор
france:
mineur (sous-déterminant)
germane:
Minor (Unterdeterminante)
hungare:
aldetermináns
katalune:
menor (subst., mat.)
pole:
minor (macierzy)
ruse:
минор (субдетерминант)

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.