1kurioz/a FK

kurioza  

Strangeta, interese nekutima; vidinda, rimarkinda: kurioza besto, spektaklo; kurioza trompo FK ; la ĵiloj dancas sur la stratoj de la ankoraŭ dormanta urbo kaj […] surhavas kuriozajn tradiciajn maskojn [1]; tre kurioze (por ni), Dante evidente supozis, ke liaj legantoj malfacile komprenos la novan poezion [2].
Rim.: Ne uzu la vorton en la senco scivola.
angle:
curious, odd, quaint, strange
beloruse:
кур'ёзны, дзіўны, цікавы, забаўны
ĉeĥe:
kuriózní, neobvyklý, podivný
france:
curieux (digne d'intérêt)
germane:
seltsam, sonderbar, merkwürdig, wunderlich, kurios
hungare:
érdekes, furcsa, sajátos, különös, különleges
nederlande:
curieus, vreemdsoortig, vreemd (eigenaardig)
pole:
ciekawy, dziwny, osobliwy
rumane:
interesant, ciudat, neobișnuit, curios
ruse:
курьёзный, любопытный, занятный
slovake:
kuriózny, neobyčajný, zvláštny

kuriozaĵo  

Strangeta afero, kiu logas atenton: kolekti kuriozaĵojn; la grandega plimulto en la unuaj jaroj de Esperanto […] aŭdis pri ĝi nur kiel pri ia freneza, mokinda kuriozaĵo [3]; la stelo perdis sian renomon, kiun ĝi havis, kaj estiĝis simple kuriozaĵo de la esperantistoj [4]; plia strangaĵo en la lando de senlimaj kuriozaĵoj estas, ke urbestraro de Belmonto malpermesis fumadon en privataj hejmoj, se temas pri domo kun pluraj loĝejoj [5].
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
4. Monato, Lawrence Mee: La stelo, 2005
5. Monato, Stefan Maul: Du mil sep, 2007
angle:
curio, curiousity, oddity, singularity
beloruse:
кур'ёз
france:
curiosité (objet intéressant)
germane:
Kuriosität
hungare:
érdekesség, furcsaság, sajátosság, különlegesség, nevezetesség, kuriózum
nederlande:
curiositeit, rariteit
pole:
ciekawostka, osobliwość
rumane:
curiozitate, singularitate
ruse:
курьёз

administraj notoj