2grotesk/a

groteska

1.  
BELA Konforma al grotesko: la groteskaj pentraĵoj de Hieronymus Bosch, kun ĝiaj bestoj, monstroj, diabloj kaj turmentitaj estaĵoj [1]; Kun seka folio / Nur melankolio / Defalas de l' arb' / Nudbranĉoj groteskas, / Nenio plu kreskas [2]. VD:ekzota
2.  
(komune) Ridinde stranga, precipe pri aspekto aŭ formoj: groteska karikaturo, gesto, sintenado, danco, vizaĝo, homo; groteskaj maskoj, duone nudaj korpoj senescepte belaj, senĝene montrata samseksemo, buntaj roboj kaj modoj [3]; groteska helena ekzemplo de logik-paradokso pri greka insulo Kreto [4]; la groteska muzeo estas dediĉita al la sovetia okupado de Litovio [5]; Peterburgo la fantasta, malreala, freneziga, groteska urbo, […] kie povas okazi la plej nekredeblaj kaj foje tragikaj eventoj [6]. VD:bizara, burleska, komika, kurioza, monstra2
1. Monato, Garvan Makaj: Nigra apokalipso, 2008
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Aŭtunovesper'
3. Monato, Walter Klag: Bonorde tra la nokto, 2014
4. Monato, Stefan Maul: Papo kontraŭ kristano, 2003
5. Monato, last: Muzeo plena je humuro, 2011
6. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Ukrainaj kantoj kaj peterburgaj groteskoj, 2003
angle:
grotesque 2. ludicrous
beloruse:
гратэскавы
ĉeĥe:
groteskní, grotesková
france:
grotesque
germane:
2. grotesk, übersteigert
hispane:
2. grotesco
hungare:
2. groteszk, furcsa, különös, torz
katalune:
grotesc
nederlande:
2. grotesk
pole:
groteskowy
portugale:
1. grotesco (adj.) 2. extravagante (adj.), caricatural
ruse:
1. гротесковый 2. гротескный, причудливый
slovake:
smiešny
svede:
2. grotesk

grotesko  

BELA Murpentra ornama stilo populara en la 1a jarcento en Romio, imitita en eŭropa manierismo, el fantazia kunmeto de bestoj, folioj, floroj, homoj kaj aliaj: la vorto grotesko venas de la sama latina radiko kiel groto, [kiuj origine] estis fakte ĉambroj kaj koridoroj de la ‚Domus Aurea‘, la nefinita palaca komplekso komencita fare de Nerono post la Granda Incendio de Romo en la jaro 64 [7]. VD:arabesko
beloruse:
гратэск
ĉeĥe:
groteska
france:
style grotesque
germane:
Groteske
hungare:
groteszk (stílus)
katalune:
estil grotesc
pole:
groteska
ruse:
гротеск
slovake:
groteska

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.