*monstr/o

*monstro

1.
BIOMIT Vivaĵo besta aŭ vegeta kun nenormala formo kaj strukturo: ĉu mi estas […] mara monstro, ke Vi starigis gardon por mi? [1]; Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro [2]; sur la maro kaptas la homon teruraj monstroj kun fiŝaj vostoj [3]; la reĝo montradis al ŝi la […] birdojn, sovaĝajn bestojn kaj monstrojn [4]. VD:ĥimero1
2.
(figure) Estaĵo, kiu mirigas aŭ timigas pro siaj ekscesaj, nenormalaj ecoj: la larĝa buŝo de la monstro kuntiriĝis kaj fariĝis malgranda kaj ruĝa […] kaj jen tie kuŝis denove ŝia propra malgranda bela infano [5]; la diabloj venis pli kaj pli proksime […], kvietiĝu, diablaj monstroj, li kriis [6]; vi bedaŭras vian fraton? ne vi, monstro, vi lin malamas [7]! tia estas la uzado, kiun tiu malgranda monstro sciis fari je la instruado, kiun mi donis al li ChL ; nokte eĉ monstro estas belulo PrV ; monstron admiras, kiu ame deliras PrV . VD:bruto2
angle:
monster
beloruse:
монстар, пачвара
bulgare:
чудовище
ĉeĥe:
netvor, obluda, příšera
ĉine:
怪兽 [guàishòu], 怪獸 [guàishòu], 妖怪 [yāoguài], 怪 [guài], 灵异 [língyì], 靈異 [língyì], 魔头 [mótóu], 魔頭 [mótóu], 怪物似 [guàiwùsì]
france:
monstre
germane:
Monster, Ungeheuer
hispane:
monstruo
hungare:
1. szörnyszülött 2. szörny, torzalak, monstrum
japane:
怪物 [かいぶつ], 化け物 [ばけもの], 怪獣 [かいじゅう], 残忍な人 [ざんにんなじん], 極悪人 [ごくあくにん], 人非人 [にんぴにん]
katalune:
monstre
nederlande:
monster
pole:
1. monstrum 2. monstrum, potwór, poczwara
portugale:
monstro
ruse:
1. урод 2. чудовище, монстр
slovake:
netvor, obluda, ohava, ozruta, príšera
svede:
monster
ukraine:
потвора, чудовисько, монстр

monstra

1.
Prezentanta nenormalan formon aŭ strukturon: monstra ido de buldozo kaj buldogino ChV ; monstra polpo SkandalJozef . VD:anomalia
2.
(figure) Miriga, timiga aŭ malplaĉega pro siaj nenormalaj ecoj: ŝi kuŝis tie, lace etendita sur la kanapo, ludante kun monstra ventumilo FK ; tia maldankemo ŝajnas al mi tute monstra KPr ; aŭdante la teruran bruon, [ili] pensis, ke monstra fantomo venis [kaj] forkuris timigitaj [8]; supre, sur la malĝoja ĉielo, rapidis grizaj, monstraj korpoj de la nuboj Lasta ; vi tie murmuras inter la dentoj, kvazaŭ ia monstra sekreto sidus sur via lango [9]. VD:terura2
angle:
monstrous
beloruse:
пачварны
ĉeĥe:
nehorázný, nestvůrný, obludný, příšerný
ĉine:
怪异 [guàiyì], 怪異 [guàiyì], 可怕 [kěpà]
france:
monstrueux
germane:
monströs, ungeheuer, abscheulich
hispane:
monstruoso
hungare:
1. torz, elfajzott, torzszülött 2. szörnyű, torz
japane:
怪物の [かいぶつの], 奇怪な [きかいな], 醜悪な [しゅうあくな], 恐るべき [おそるべき]
katalune:
monstruós
nederlande:
monsterachtig
pole:
1. monstrualny 2. monstrualny, potworny
ruse:
чудовищный
slovake:
ohavný, ozrutný, potvorský, príšerný
ukraine:
дивовижний, потворний, страхітливий

administraj notoj