prolifer/i PIV1

proliferi  

(malofte)
BIOBAK(pri ĉeloj) Rapide multiĝi, prosperi: sur ĉi tiu tubo oni ŝmiras ian materialon sur kiu facile kolektiĝas kaj proliferas ĉelo [1]; (figure) proliferas la demagogio [2].
1. Deguĉi I.: Ĉu ni povas akcepti la studon de l'homa ET-ĉelo?, Oomoto, 2001 2002, numeroj 447a 448a
2. G. Moya: Socia evoluo, Kajeroj el la Sudo, 2000-01, numero 45a
ĉeĥe:
bujet, dělit se, proliferovat, pučet, rozmnožovat se (buňky), tvořit výhonky
france:
proliférer
germane:
sich vermehren, sich ausbreiten
itale:
proliferare, prolificare
nederlande:
zich vermenigvuldigen (arch.), voortwoekeren (arch.)
perse:
تکثیر شدن، افزایش یافتن
slovake:
deliť sa, rozmnožovať sa

prolifero, proliferado

(malofte)
BIOBAK(pri ĉeloj) Multiĝo, prosperado: ankaŭ ekzistas kontraŭ-kancera efiko de ĝia pigmento, sed tio okazas ĉefe antaŭ proliferado kaj diferenciĝo de ĉeloj, do dum periodo antaŭ la DNA-sintezo [3]; (figure) la ĉina estas multe pli minacata ol la kvin aliaj lingvoj pro la proliferado de la angla [4]; (figure) komence Aureliano Segundo ne rimarkis la alarmajn proporciojn de la proliferado [5].
3. Monato, Peng Jianjun: Teo por preventi kancerojn
4. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingva egaleco en internaciaj rilatoj
5. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
ĉeĥe:
bujení, buněčné dělení, novotvoření tkáně, proliferace
france:
prolifération
germane:
Vermehrung, Proliferation, Zellwachstum, Ausbreitung
itale:
proliferazione, prolificazione
nederlande:
prolifratie, woekeren (zn.)
perse:
تکثیر، افزایش
slovake:
bujnenie, novotvorienie tkaniva

administraj notoj