*koleg/o PV

*kolego   Vikipedio

1.
Ĉiu el tiuj, kiuj plenumas saman oficon, profesion aŭ metion, konsiderata rilate al la aliaj: kuracisto tre ŝatata de siaj kolegoj; viaj estroj estas perfiduloj kaj kolegoj de ŝtelistojZ .
2.  
Ĉiu el la anoj de sama societo aŭ asocio, konsiderata rilate al la aliaj anoj: li estas mia kolego en la Akademio; kiaj kolegoj, tiaj kutimoj PrV ; ne estas piediranto kolego al rajdanto PrV .
3.  
Tiu, kiu studas aŭ laboras kune kun aliaj; kunlernanto, kunpenanto: kolego de vojoZ , de universitato; nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝosZ ; li estis la kolego de mia tuta vivo. VD:kamarado, kunulo.
angle:
colleague 2. associate 3. classmate, schoolmate, comrade, coworker, co-worker
beloruse:
калега
ĉeĥe:
druh, kamarád, kolega
france:
collègue
germane:
Kollege 3. Kommilitone, Studienkollege
nederlande:
1. collega 2. collega 3. medeleerling, medestudent, klasgenoot
pole:
kolega
rumane:
amic, coleg, prieten
ruse:
коллега
slovake:
druh, kamarát, kolega

kolegaro  

Kuniĝo de kolegoj, de samranguloj, kune oficantaj pri iu grava tasko; kolegio1: al la grandioza tradukinto Lê Cao Phan kaj al la diligenta kolegaro, kiu kunlaboris kun li ... mian aplaŭdon [1].
1. P. Dasgupta: Inaŭgura parolado en Hanojo, libera folio, 2012-07-29
angle:
college
ĉeĥe:
kolegium, sbor, společenství
france:
collège (assemblée)
germane:
Kollegium
hispane:
colegio (de profesionales, médicos, abogados, etc.)
hungare:
kollégium, testület
pole:
brać, drużyna, koledzy, grono kolegów
rumane:
frăție, echipă, colegii, un grup de colegi
ruse:
коллегия
slovake:
kolégium, spoločenstvo, zbor

kolegeco

Rilato inter kolegoj: rajtoj de kolegecoZ .
pole:
kolegialność
rumane:
colegialitate

kolegamo, kolegemo  

Pensmaniero komuna al la diversaj membroj de kolegaro, kontraste kaj kontraŭe al tiu de alia kolegaro. VD:korporaciemo.
france:
collégialité, esprit de corps
nederlande:
collegialiteit
pole:
koleżeńskość
rumane:
camaraderie
ruse:
коллегиальность, корпоративный дух

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas verkindiko en fonto.
~amo, ~emo: Mankas dua fontindiko.
~amo, ~emo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.