*korporaci/o UV

*korporacio

1.
EKON Societo de sammetianoj aŭ samprofesianoj, posedanta la rajton de leĝa persono kaj submetanta siajn anojn al kolektiva disciplino: metiistaj korporacioj [1]; korporacio de lignaĵistoj [2]; mi preferas fariĝi masonisto […] oni estas akceptata en la korporaciojn kaj […] ricevas propran standardon [3]; la profesoro devis solene ĵuri antaŭ la tuta universitata korporacio KKr ; ĉe ni la ŝtelistoj havas sian korporacion [4]. SUB:gildo, hansoVD:korpuso2, sindiko, sindikato
2.
JUR Jure registrita societo de personoj, havantaj komunan celon: [li] konatiĝis kun ĉiuj paragrafoj de ĉiuj korporaciaj leĝoj kaj kun tio, kio devas scii ĉiu korporaciestro [5]; la privatigo celas disdividi la japanan poŝton, kiu estas publika korporacio, en plurajn privatajn firmaojn [6].
Rim.: Ne konfuzu kun: akcia kompanio, akcia societo
angle:
1. company 2. *corporation
beloruse:
карпарацыя
ĉine:
1. 行会 [hánghuì], 同业公会 [tóngyègōnghuì]
france:
*corporation
germane:
1. *Zunft, Innung 2. *Körperschaft, Korporation
hispane:
1. corporación
hungare:
1. cég, korporáció 2. testület, társulat
japane:
同業組合 [どうぎょうくみあい], 団体 [だんたい]
nederlande:
1. belangenorganisatie 2. corporatie
pole:
bractwo, *cech, *korporacja, gildia
portugale:
1. corporação, companhia 2. empresa, firma
rumane:
breaslă
ruse:
*корпорация

korporaciema

Karakteriza pri la interdefendemo de la membroj de korporacio: nuntempe triumfas […] korporaciemo, kio egalas grupan egoismon [7]. VD:paroĥismo
beloruse:
карпаратыўны
france:
corporatiste (adj.)
germane:
dem Zunftgeist verhaftet
hispane:
corporativista
hungare:
csoportérdekű, kasztszellemű
nederlande:
corporatief
pole:
kolektywny, cechowy
portugale:
corporativo, corporativista
rumane:
colectiv, de breasla
ruse:
корпоративистский

administraj notoj