*skiz/o

*skizo   Vikipedio

Malneta, rapide farita bildo aŭ prezento:
a)
BELA Desegno prezentanta nur malmultajn ĉefajn aŭ karakterizajn liniojn: jen estas skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin Marta . VD:konturo, silueto, skemo
b)
BELA Nefinita pentraĵo aŭ skulptaĵo prezentanta nur krudan provan malneton de la projektata verko: ĝi ŝajnis al mi bela skizo, el kiu oni povas fari belan pentraĵon [1].
c)
BELE Literatura verko ne prezentanta plendetale la temon, sed resumante ĝin per ĉefaj trajtoj: la skizo estis skribita jam en junio de 1934, sed mi perdis la manuskripton [2].
d)
Resumo de plano, de projekto: jen skizo de miaj projektoj; tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de revojZ .
SIN:kanvaso 2, skeleto 3
1. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 2a
2. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, (tria skizo el la ĉukĉa vivo), antaŭparolo de la aŭtoro
beloruse:
накід, эскіз 1.c нарыс
ĉeĥe:
náčrt, skica, črta
france:
croquis, ébauche, esquisse
germane:
Skizze
hispane:
1.a bosquejo, esquema 1.b boceto 1.c esbozo 1.d croquis
hungare:
vázlat, skicc
nederlande:
schets, aanleg, ontwerp, concept 1.a krabbel
portugale:
1.a esboço, rascunho
ruse:
набросок, эскиз 1.c очерк
slovake:
náčrt, skica, črta

skizi  

(tr)
Fari skizon pri io: li skizis al mi interesan planon; la scienculoj rapide skizis ... la historion de la du princinoj [3].
angle:
sketch
beloruse:
рабіць эскіз, накідваць
ĉeĥe:
nastínit, načrtnout
france:
ébaucher, esquisser
germane:
skizzieren
hispane:
diseñar, esbozar, bosquejar
hungare:
felvázol, vázlatot készít
nederlande:
schetsen, ontwerpen, uitstippelen
ruse:
сделать набросок, наметить
slovake:
načrtať, črtať

skizisto

BELA Homo kiu profesie skizas prepare por posta plena ellaborado: juna skizisto Nikolajev ekkuraĝis: – Mi proponas unu horon Metrop !
france:
roughman
hispane:
diseñador

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas dua fontindiko.