resum/i PIV1

resumi

(tr)
Koncizige esprimi la precipajn sciigojn de io antaŭe pli longe esprimita aŭ spertita: nun mi resumos ĉion, kion mi diris […] [1]; la oratoro mallonge resumas ĉiujn ĉefajn rezultojn de la antaŭa argumentado por prezenti ilin ankoraŭfoje en bela ordo [2]; mi ekvidis min mem, ne, eĉ la impreson mi ne scios resumi FdO ; mi ankaŭ jam resumis miajn planojn, sed ili fine ĉiam revenas al unu punkto [3]; Brutus resumas la antaŭan paroladon per la ideo, ke nun ĉiu vivos bone kaj libere en la respubliko [4]; „kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al ceteraj“, tiel li resumis la tutan instruadon [5]; la afero estas tiel komplika, ke mi dubas, ĉu mi sukcesos ĝin taŭge resumi [6]; dokumento de CED […] resumas la ĉefajn atingojn surbaze de ricevitaj fidindaj raportoj [7]; la supra trarigardo resumas per informoj esprimeblaj cifere nur la nombran kreskon [8]. VD:koncizigi, redukti
Rim.: La vorto aperas en la Universala Vortaro kiel re·sum' sub la radiko sum', sed intertempe estas konsiderata kiel formita per aparta radiko resum'.
beloruse:
рэзюмаваць, абагульняць
ĉeĥe:
konspektovat
france:
résumer
germane:
resümieren, zusammenfassen
hispane:
resumir
hungare:
összefoglal, összegez
japane:
合計し直す [ごうけいしなおす]
nederlande:
samenvatten, resumeren
ruse:
резюмировать, подытожить
slovake:
zhrnúť
ukraine:
резюмувати, підсумовувати, підбивати підсумок

resumo

Konciza sciigo pri io antaŭe dirita aŭ spertita: jen do la resumo rilate la diritaĵojn […] [9]; anekdotforma, iom fantazia resumo pri la gruplaboro [10]; jen tre konciza resumo pri liaj ĉefaj konkludoj koncerne la traktatajn demandojn [11]; ĉe enumeracio temas pri resumado de la antaŭaj konkludoj surbaze de la antaŭa argumentado [12]; la enkonduko de ĉiu nova prelego aŭ lekcio regule konsistas el mallonga resumo de la antaŭa parolado [13]; ili telekse sendu al ni resumon de lia vivhistorio [14]. VD:aforismo, epifonemo, epilogo, konkludo, maksimo, skemo, skizo
angle:
abstract
beloruse:
рэзюмэ, вывад, заключэньне
ĉeĥe:
přehled, resumé, shrnutí, souhrn
france:
résumé
germane:
Resümee, Zusammenfassung
hispane:
resumen
hungare:
összefoglalás, összegzés, rezümé
japane:
要約 [ようやく], 概要 [がいよう], 摘要 [てきよう], レジュメ
nederlande:
samenvatting
ruse:
резюме, итог
slovake:
prehľad, rekapitulácia, zhrnutie
ukraine:
резюме, підсумок

resume

Mallonge, malmultvorte: mi citas nur resume, ne povante citi plene [15]; enhavon mi rakontis nur resume [16]; resume oni povas aprezi lin sagaca, praktika, laborema, decidema, interne sentema kaj bonvola, sed ekstere severa kaj necedema [17]; el ĉiuj pluaj eltrovoj, faritaj hodiaŭ, rezultas resume jenaj faktoj: frue en la mateno alvenis palaca oficisto, […] pretekste por konduki Omaron antaŭ la vizaĝon de la reĝo [18].
beloruse:
абагульняючы, сьцісла, у цэлым
france:
en résumé, en bref
germane:
zusammenfassend, kurz gesagt
hispane:
en resumen
hungare:
összegezve, összefoglalóan
japane:
要するに [ようするに], つまり, 結局 [けっきょく]
nederlande:
samenvattend, resumerend
ruse:
в общем, короче говоря
ukraine:
у підсумку, у цілому

administraj notoj