*printemp/o PV

*printempo  

KAL La sezono post vintro, (laŭ la gregoria kalendaro en la norda hemisfero proksimume de la 21a tago de marto ĝis la 21a de junio; en la suda hemisfero proksimume de la 23a de septembro ĝis la 21a de decembro): kiam komencis blovadi la mildaj ventetoj de la printempo, tiam ekmoviĝis nova vivo [1]; la printempo venis kaj la suno varmigis la teron [2]; en printempo venis la hirundo kaj la cikonio [3]; unu hirundo printempon ne alportas PrV ; printempo semas, aŭtuno rikoltas PrV ; neĝo kaŝas nur ĝis printempo PrV .
angle:
spring
beloruse:
вясна
bulgare:
пролет
ĉeĥe:
jaro
ĉine:
france:
printemps unu hirundo printempon ne alportas: une hirondelle ne fait pas le printemps
germane:
Frühling, Frühjahr, Lenz (poezie) unu hirundo printempon ne alportas: eine Schwalbe macht noch keinen Sommer
hebree:
אביב
hispane:
primavera
hungare:
tavasz unu hirundo printempon ne alportas: egy fecske nem csinál nyarat
indonezie:
musim semi
japane:
春 [はる]
nederlande:
lente, voorjaar unu hirundo printempon ne alportas: één zwaluw maakt nog geen zomer
norvege:
vår
pole:
wiosna
portugale:
primavera
rumane:
primăvară
ruse:
весна
slovake:
jar
svede:
vår
turke:
ilkbahar, bahar
volapuke:
flolatim

printempa

Okazanta en printempo, per sia etoso simila al printempo: printempa pluvo [4]; hodiaŭ estas ĝusta printempa tago por poeto [5]; kie la rivero muĝis, ŝveligita de la printempaj pluvoj [6]; al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu PrV .
france:
printanier
hispane:
primaveral
japane:
春の [はるの]
nederlande:
lente-, voorjaars-
pole:
wiosenny

printempi

(senkomplemente)
Aspekti, aperi kiel printempo: kvankam jam printempis sur la Nordorienta tero, oni tamen sentis malvarmeton en Jinzhou [7].
7. Wang Lingyun, trad. Censinio: Patrinaj flustroj..., Penseo, numero 101a, 2000-03
japane:
春である [はるである]
nederlande:
lente zijn
pole:
(nadchodzić) wiosna

Praga Printempo

HISPOL Liberala reformo de la ĉeĥoslovaka ŝtato kaj sekva subpremo de tiu reformo fare de la sovetia armeo en la jaro 1968a: antaŭ 40 jaroj en aŭgusto 1968 Sovetunio kaj ties satelitoj sufokis la Pragan Printempon [8].
8. AlKo, HaGo: Kaliningrada Esperanto-Podkasto, 2008-08-25, numero 14a
france:
Printemps de Prague
germane:
Prager Frühling
hispane:
Primavera de Praga
nederlande:
Praagse Lente

administraj notoj