tenebr/o PIV1

tenebro

(poezie)
Densa mallumo: estingiĝis la lampo de la gastejestro, kaj en la tenebro ili batis sin reciproke [1]; Atrejo kuŝis […] sur roknazo kaj gapis malsupren en la tenebron [2]; kiel longe oni ankoraŭ tenos min, damne, en jena sordida, ŝimfetora tenebrejo [3]?
1. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, ĉapitro 16a, p. 114a
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
3. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
angle:
tenebrosity, tenebrousness
beloruse:
змрок
ĉeĥe:
temnota, tma
france:
ténèbre
germane:
Finsternis
hispane:
tenebrosidad
hungare:
koromsötét
katalune:
tenebrositat
pole:
ciemność, ciemności
portugale:
treva, trevas
ruse:
тьма, мрак
slovake:
temnota, tma
ukraine:
морок, пітьма

tenebra

Tute malluma: dum tiuj ekleziuloj diversmaniere amuziĝis kaj diboĉis, Hus senkulpe kuŝis en tenebra prizono [4]; nokto ― same tenebra kiel la antaŭa ― devigis lin halti [5].
4. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
beloruse:
змрочны
germane:
finster

administraj notoj