9skan/i

9skani

(tr)
KOMPTIP Ciferecigi bildon, tekston, internon de objekto per tiucela aparato (skanilo): skani la dokumentojn kaj disponigi ilin en komputila formo [1]; intertempe ekzistas aparatoj, kiuj povas skani kaj voĉlegi tekstojn [2]; oni kelkloke komencis ciferecigi la dokumentojn, skanante la mikrofilmojn aŭ la originalajn dokumentojn [3]; [ili] disponigas milojn da zorge skanitaj mapoj el la tuta mondo [4]; aŭtomata enaviadiliĝa pordo ebligas al pasaĝero skani sian enirpermesilon [5]; kapti biometriajn informojn, ekzemple fingrospuron kaj skanitan okulan irison [6]; [la] nigra-blankaj fotoj […] aspektas faritaj per fotokopiilo, anstataŭ esti skanitaj laŭ la originalaj fotoj [7]. VD:detekti, ekzameni1, rekoni1, sondi1
1. Monato, Roland Rotsaert: Genealogio, 2006
2. Monato, Stefan Maul: Aŭdantoj, 2005
3. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: kultura heredaĵo iĝos alirebla por ĉiuj, 2009
4. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: kultura heredaĵo iĝos alirebla por ĉiuj, 2009
5. Monato, Ivo Schenkel: Fluge tra la flughaveno, 2010
6. Monato, last: Karto al la estonteco, 2005
7. Monato, Donald Broadribb: Malgranda lando, longa venkiteco, 2004
angle:
scan
beloruse:
сканаваць
ĉine:
扫描 [sǎomiáo], 掃描 [sǎomiáo]
france:
scanner
germane:
abtasten, scannen
hispane:
explorar, escanear
hungare:
átkutat, letapogat, beolvas, szkennel
japane:
探査する [たんさする], 走査する [そうさする], スキャンする
nederlande:
scannen
pole:
skanować
ruse:
сканировать
ukraine:
сканувати

skanaĵo

KOMPTIP Cifereca bildo1 recivita per skanado: ĉu cerbo-skanaĵo taŭgas kiel pruvilo? [8]; ni skanis la presitan kajeron, kaj prilaboris la skanaĵon komputile por krei tiun ĉi novan eldonon [9].
8. A. Katsnelson: Krimeco: Ĉu cerbo-skanaĵo taŭgas kiel pruvilo?, Unesko-Kuriero, 2022-02 ĝis 03, p. 17a
9. Akademio de Esperanto: Aktoj de la Akademio 1963-1967, [vidita en 2023]
beloruse:
скан, адсканаваная выява
france:
image scannée, scan

9skanilo

KOMPTEK Enigilo por ciferecigi optikan bildon, ekz-e por enkomputiligi ilustraĵon, foton, aŭ (kombine kun tekstorekonilo) enigi presitan aŭ manskribitan tekston sen klavi ĝin: mi […] komencis skani la paperajn dokumentojn per hejma A4-skanilo [10]; la skanilo registris la respondan cerban aktivecon, mezurante la sangan fluon en la cerbo [11].
angle:
scanner
beloruse:
сканэр
ĉine:
扫描仪 [sǎomiáoyí], 掃描儀 [sǎomiáoyí], 扫描器 [sǎomiáoqì], 掃描器 [sǎomiáoqì]
france:
scanner
germane:
Scanner
hungare:
lapolvasó, szkenner
japane:
スキャナ
nederlande:
scanner
pole:
skaner
ruse:
сканер
ukraine:
сканер

administraj notoj