detekt/i

detekti  

Pruvi la ĉeeston de io fizika, pli malpli kaŝita, trovi per sensiloj k.a. teĥnikaj rimedoj: detekti elektromagnetajn ondojn per detektilo (vd malmodulacii, rektifi); ne detektiĝis radioj [1]; spiriton neniu vidas, neniu aparato detektas [2]; li detektas nenion ― eĉ ne estas certe, ĉu estas io detektinda [3]. VD:lokalizi, sensi, sondi1, ekzameni1, esplori, indikaĵo
angle:
detect
beloruse:
дэтэктаваць
bulgare:
детектирам
ĉeĥe:
detegovat, detekovat, detektovat, zjišťovat el. vlny
france:
détecter (ondes)
germane:
orten
hebree:
לזהות
hispane:
detectar
hungare:
detektál (kimutat), kimutat (detektál)
nederlande:
detecteren
pole:
wykrywać
portugale:
detectar
ruse:
детектировать
slovake:
dokázať prítomnosť el.vĺn

detektilo  

ELE
Aparato por pruvi la ĉeeston de io fizika, ekz-e elektromagnetaj ondoj, radioaktiveco ks: metaldetektilo [4]; ĉie en la ŝipo troviĝas kameraoj, ŝprucigiloj, fum- kaj fajro-detektiloj [5]; la detektiloj malkovras fotonojn, retroradiatajn de la korpo [6]; por mezuri radiadan dozon ĉirkaŭ si oni povas ankaŭ uzi porteblan detektilon [7]. VD:induktilo, mezurilo, sondiloPRT:sensilo2
angle:
detector
beloruse:
дэтэктар
bulgare:
детектор
ĉeĥe:
čidlo
france:
détecteur (d'ondes)
germane:
Detektor
hebree:
גַלַאִי
hispane:
detector
hungare:
detektor
nederlande:
detector
pole:
detektor, wykrywacz
portugale:
detector
ruse:
детектор
slovake:
detektor, čidlo

administraj notoj