lokaliz/i JED

lokalizi

(tr)
1.
Fiksi ion en iu loko evitante disvastiĝon: lokalizi incendion, epidemion, erizipelon; en la komenco, la kvara nivelo estis atribuita al la epidemio de „porka“ gripo laŭ la klasifikado de MOS, ĉar la epidemio estis lokalizita, kaj la intenseco de transmisio de gripvirusoj ne estis tro granda [1]; la ĉefa lokalizado de la virusoj de poliomjelito estas la homa intestaro, de kie ili eliĝas kun fekaĵo [2].
2.
Trovi, difini la lokon, kie io estas lokita: per radiografado oni povis precize lokalizi la tumoron; tiuj doloroj ekaperas en la unuaj semajnoj de la terapio, estas malbone lokalizeblaj (tial oni diras „disvastiĝintaj”) [3]; kontraŭulo ne havas malfacilaĵojn lokalizi en kiom ajn fora mapkvadrato noktan bombaviadilon [4]; delfeno povas elsendi ultrasonan ondon kaj havas la organon por lokalizi la resonon [5].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru lokumi, loktrovi, lokdetermini, ‚trovi lokon de‘.
angle:
localize 1. confine 2. locate
beloruse:
лякалізаваць
ĉeĥe:
lokalizovat, omezit
germane:
festmachen 1. fixieren, begrenzen, eindämmen 2. orten, aufspüren, lokalisieren
greke:
εντοπίζω
hispane:
localizar
hungare:
1. lokalizál, elszigetel (egy helyre) 2. helymeghatározást végez, meghatározza pozícióját, meghatározza helyzetét
japane:
局限する [きょくげんする], 広がるのを食い止める [ひろがるのをくいとめる], 場所をつきとめる [ばしょをつきとめる], 位置を見きわめる [いちをみきわめる]
katalune:
localitzar
nederlande:
lokaliseren
pole:
2. lokalizować, namierzać
portugale:
localizar
ruse:
локализовать 2. лоцировать
slovake:
lokalizovať, obmedziť, určiť, vymedziť
ukraine:
локалізувати, визначати місце розташування, розташовувати у визначеному місці

lokalizilo

TEKBIO
Ilo (aparato aŭ organo) por lokalizi2 objekton (ekz-e sonaj aŭ elektromagnetaj ondoj, elsenditaj aŭ reflektitaj de ĝi): la ĉasaviadisto ĉi-momente ne observis ekranon de la lokalizilo [6]. VD:birilo, navigaciilo
angle:
locator
beloruse:
лякатар, дэтэктар
france:
détecteur
germane:
Ortungsgerät, Peilgerät
hispane:
localizador
katalune:
localitzador
pole:
lokalizator
ruse:
локатор

radilokalizilo

TEK
Lokalizilo, analizanta elektromagnetajn ondojn per radia diapazono. VD:radaro
angle:
radar, radar set, radio-locator
beloruse:
радыёлякатар
ĉine:
雷达 [léidá], 雷達 [léidá], 雷达设备 [léidáshèbèi], 雷達設備 [léidáshèbèi]
france:
radar
germane:
Radar, Radargerät, Funkpeiler, Funkmssgerät
itale:
radar, radiolocalizzatore
pole:
radiolokalizator, radiolokator, radar
ruse:
радиолокатор, радиолокационная станция, радар

eĥolokalizilo PIV2 , sonlokalizilo

TEKBIO
Lokalizilo, uzanta reflektitajn sonajn aŭ ultrasonajn ondojn (eĥon), kaj uzata precipe sub akvo. Tiajn organojn havas delfenoj kaj vespertoj.
angle:
sonar
beloruse:
рэхалякатар, гідралякатар, санар
france:
sonar
germane:
akustisches Ortungsgerät, Schallgerät, Schallradar, Unterwasserortungsanlage (sub akvo)
itale:
sonar
pole:
echolokator, sonar
ruse:
эхолокатор, сонар, гидролокатор (sub akvo)

optika lokalizilo, lasera lokalizilo

TEK
Lokalizilo, uzanta reflektitajn elektromagnetajn ondojn de optika diapazono (de ultraviolaj ĝis infraruĝaj), generatajn de lasero: MLRS [estas] lasera lokalizilo uzita kun teleskopo de 0,76 m por lasera distancmezuro de satelito kaj de Luno [7].
angle:
optical radar, optical ranger, lidar
beloruse:
аптычны лякатар, лязэрны лякатар, лідар
germane:
Laser-Radar
itale:
radar ottico
pole:
namiernik optyczny, namiernik laserowy, lokalizator optyczny, lokalizator laserowy
ruse:
оптический локатор, лазерный локатор, лидар

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas verkindiko en fonto.
radi~ilo: Mankas dua fontindiko.
radi~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
eĥo~ilo , son~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.