9laser/o PIV1

9lasero

TEKFIZ
Aparato1 por produkti paralelan samfazan unukoloran faskon de elektromagnetaj radioj (ekz. lumaj, rentgenaj), uzanta kvantummeĥanikan efikon de stimulata radiado: fasko produktata per malgranda laboratoria lasero kiel heliuma-neona (HeNe) lasero, larĝiĝas al proksimume du-kilometra diametro, se ĝi iras de la tera supraĵo al la luno [1]; holografio […] estis hazarde malkovrita dum esploro pri plibonigo de elektrona mikroskopo ĉe la brita firmao Thomson-Houston, kaj ne vere kreskiĝis ĝis oni inventis la laseron en 1960 [2]; nuntempe oni ofte uzas laserojn por operacii la okulojn [3].
Rim.: La vorto origine estas mallongigo de anglaj vortoj „light amplification by stimulated emission of radiation“ aŭ de esperantaj vortoj „luma amplifo per stimulata eligo de radioj“.
angle:
laser
beloruse:
лязэр
bulgare:
лазер
ĉine:
激光 [jīguāng], 激光器 [jīguāngqì], 鐳射 [léishè], 镭射 [léishè]
france:
laser
germane:
Laser
hispane:
láser
itale:
laser
japane:
レーザー [れーざー]
katalune:
làser
nederlande:
laser
pole:
laser
portugale:
laser (óptica, informática)
ruse:
лазер
ukraine:
лазер

administraj notoj