1destin/i PV

destini  

(tr)
1.  
Decidi, ke iu aŭ io ricevos ion: li destinis testamente siajn librojn al la urbo; donacoj destinitaj por iuZ ; manĝu ĝin sur sankta loko, ĉar ĝi estas via destinitaĵo ... el la fajroferoj de la Eternulo [1]; al la idoj de Aaron ..., ĉar al ili destinis la loto, oni donis Ĥebronon [2]; proksima estas la tago de ilia malfeliĉo, kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili [3]; li vidis, ke la reĝo destinis por li malbonan sorton [4]; Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo [5]; (figure) tio estas la virino, kiun la Eternulo destinis por la filo de mia sinjoro [6].
2.  
Decidi pri la estonteco aŭ sorto de io aŭ iu: vin Mi destinos por la glavo [7]; ĉiu homo estas destinita por morto; tia eksperimento estas destinita al malsukceso; la patro destinis lin por komerca kariero.
a)
Decidi pri cirkonstanco aplikota al io: destini lokon por ia objekto; kiu destinis direkton por la fluo kaj vojon por la tondra fulmo? [8]; ni destinis tiun daton por via parolado.
b)
Decidi, kien iros io: vagonaro destinita por Vieno; la Eternulo donis al [la glavo] ordonon kontraŭ Aŝkelon kaj kontraŭ la bordo de la maro: tien Li destinis ĝin [9].
Rim.: Tiun ĉi sencon eblas konsideri, kiel metaforon de la unua: la glavo ricevos vin, la morto ricevos ĉiun homon, k.t.p. Ankaŭ la unua senco tre ofte estas uzata por paroli pri ies sorto, sed la frazkonstruo estas alia.
3.
(samaj sencoj, sed kun elipso de komplemento) tiel destinis la sortoZ ; la sorto destinis, ke mi vivuZ ; via Dio destinis vian forton [10]; antaŭ ol venis la destinita tempo, David leviĝis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filiŝtoj ducent virojn [11];
4.
Elekti por aparta rolo: Josuo alvokis la dek du virojn, kiujn li destinis el la Izraelidoj [12].
VD:asigni, dediĉi, difini, disponi
Rim.: Tiu ĉi verbo ofte implicas la nuancon, ke la decidanto aŭ elektanto estas ia superhoma potenco.
angle:
destine
beloruse:
прызначаць, прызначыць, канаваць, наканаваць
ĉeĥe:
přisoudit, určit, ustanovit
france:
destiner, déterminer, désigner, impartir, vouer (destiner)
germane:
1. vermachen, bestimmen für 2. vorherbestimmen, bestimmen für, ausersehen 3. bestimmen 4. auswählen, bestimmen 2.a bestimmen, vorsehen für 2.b vorsehen für, bestimmen für
hebree:
לייעד
hungare:
szán (vkinek vmit), kijelöl (vmire), határoz (sorsáról), kiválaszt, elrendel
perse:
مقدر کردن
pole:
destynować, przenaczać
portugale:
destinar, reservar, aprazar
ruse:
предназначить, судить (о судьбе), обречь
slovake:
prisúdiť, určiť

destino  

Io destinita; superhoma potenco, kiu decidas pri ies sorto; antaŭdifinita sorto, celo, uzo: montrante aparte la pezon ... de ĉiu kandelabro kaj de ĝiaj lucernoj, laŭ la destino de ĉiu kandelabro [13]; la destino de Romo estis konkeri la mondon; la destinon de tiu testamenta postlasaĵo oni ne rajtas ŝanĝi; [vi] forlasis la Eternulon ... kaj faras verŝon por la Destino (ia diaĵo) [14]. VD:alvokiĝo, fatalo
angle:
destiny
beloruse:
прызначэньне, наканаваньне
ĉeĥe:
destinace, určení
france:
destin, destinée, destination (usage prédéfini)
germane:
Vorsehung, Vorbestimmung, Prädestination
hebree:
גוֹרָל, ייעוד
hungare:
sors, végzet, elrendelés
perse:
تقدیر (سرنوشت)، سرنوشت
pole:
przeznaczenie, zrządzenie losu
ruse:
предназначение
slovake:
osud, určenie

antaŭdestinismo  

KRI Doktrino de iuj skoloj de la okcidenta kristanismo (precipe de origina kalvinismo), laŭ kiu savon aŭ pereon de ĉiu homo Dio fatale fiksas antaŭ lia naskiĝo. VD:elekti, fatalismo
angle:
predestination
france:
prédestinatianisme
germane:
Vorsehungsglaube, Prädestinationslehre
hebree:
גְזֵרָה קְדוּמָה
hungare:
eleve elrendelés, predesztináció
ruse:
учение о предопределении
slovake:
predurčenie

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
antaŭ~ismo: Mankas dua fontindiko.
antaŭ~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.