2premis/o

premiso

1.
Ĉiu el la du unuaj asertoj (maĵora kaj minora) de silogismo, el kiuj oni tiras konkludon: kondiĉe ke la premisoj estas ĝuste formulitaj tiam oni povas aserti ke nia universo ne ekzistas [1]; mezlernejano, kiu aŭdis foje pri la silogisma aksiomo, scias, ke negativaj premisoj kondukas al negativaj konkludoj [2]; ni ne metu noditajn ŝnurojn sur la sidplaton […], tiuj, kiuj nomis sin superŝnuristoj, el ĉi tiu tute korekta premiso venis al la konkludo, ke oni devas la nodojn ligi ne per la ŝnuro, sed per – aero! [3]. VD:aksiomo
2.
(figure) Kondiĉo1, bazo2: okazas ankaŭ, ke la oratoro, akceptante provizore, en la komenco la starpunkton de la publiko, prenante kiel elirpunkton ĝiajn premisojn, sukcesas iom post iom lerte konduki ĝin al siaj ideoj kaj eĉ entuziasmigi ĝin pri tiuj ideoj [4]; li unua sukcesis submeti sian lingvo-sistemon al tiuj postuloj-premisoj, sen kiuj lingvo internacia ne povus ekzisti [5]; por la malapero de ŝovinismo necesas premiso — malapero de nuntempa socio, ĉe kiu klasoj superaj premas kaj ekspluatas la klasojn malsuperajn [6]; ilia premiso estos ke justeco estas plej grava kaj necesa [7]; la aŭtoro havis ĉiujn premisojn por sukcese prezenti la novan rigardon al la 3500-jara temo: riĉa lingvaĵo, bona posedo de stila varieco […] [8]. VD:antaŭsupozo, kalkulo5
1. KaGu: Logika pruvo ????, soc.culture.esperanto, 2003-12-23
2. La Ondo de Esperanto, 2004, № 3 (113)
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekdua Ĉapitro
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
5. Ernest Drezen: Zamenhof, La principoj de racia gramatiko kaj de internacia vortaro
6. Ernest Drezen: Zamenhof, Homaranismo
7. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Sep
8. Monato, Nikolao Gudskov: Malnova biblia epizodo en modernaj vestoj, 2003
angle:
premise
beloruse:
перадумова
ĉeĥe:
návěst, premisa, předpoklad
ĉine:
前提 [qiántí], 前提条件 [qiántítiáojiàn], 前提條件 [qiántítiáojiàn], 要件 [yàojiàn]
france:
prémisse
germane:
Grundannahme, Prämisse, Voraussetzung
hungare:
premissza
japane:
前提 [ぜんてい]
nederlande:
premisse
pole:
przypuszczenie, założenie
portugale:
premissa
ruse:
предпосылка
slovake:
predpoklad, premisa
ukraine:
посилка, засновок, передпосилка, передумова

premisi

(tr)
(io)
Postuli kiel antaŭan kondiĉon: ni premisas ke organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn celojn [9]; la eŭropaj balotoj fariĝis ludilo de la kurtperspektivaj interesoj de partioj, kio premisas malinteresitan kaj malinformitan publikon [10]; la komunismo estas empirie ebla nur kiel la ago de la regantaj popoloj ‚per unu fojo‘ kaj samtempe, kio premisas la universalan disvolviĝon de la produktiva forto kaj la mondan trafikon, ligitan kun ĝi [11]; la uzeblecoj de stelo premisis internacian aplikon, kiu tamen neniam realiĝis [12].
beloruse:
патрабаваць (у якасьці перадумовы)
ĉeĥe:
být podmíněn, předpokládat
ĉine:
发射口 [fāshèkǒu], 發射口 [fāshèkǒu]
germane:
voraussetzen, postulieren
hungare:
előfeltételez
japane:
前提とする [ぜんていとする]
nederlande:
vooropstellen
pole:
przypuszczać
ruse:
требовать (в качестве предпосылки)
slovake:
byť podmienený, predpokladať
ukraine:
передбачати, припускати

antaŭpremisi

(evitinde) =premisi
nederlande:
vooropstellen (ontr.)

administraj notoj

antaŭ~i: Mankas fontindiko.
antaŭ~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.