*servut/o PV
*servuto
- 1.
Duonsklaveca stato de kamparano nehavanta la rajton transmigri sen la konsento de la mastrosinjoro el la bieno, kies ĉiama hereda farmanto li estas, kaj devanta plie senpage kulturi la mastrosinjoran bienon: ĉirkaŭ la 16a jarcento translokiĝis ĉi tien […] tiuj, kiuj volis eskapi militservadon kaj servuton [1]; estas en la mondo sinjoroj, kiuj devas ordoni kaj simpla popolo, kiu devas obei, kaj tial ŝi ne malŝatis la servutecon kaj la salutojn ĝis la tero PatrojFiloj .
- 2.
- Laboro, kiun kamparano ŝuldas senpage al la mastrosinjoro aŭ al la ŝtato: sur la pli alta loko konstruiĝis, per multaj servutoj, timeginda kastelo KPr .
1.
Monato, Laimius Straznickas: Terlango ― natura valoro
- angle:
- 1. serfdom 2. bonded labor
- beloruse:
- 1. прыгоньніцтва, прыгон 2. паншчына, паншчызна
- ĉeĥe:
- robota, robotnictví
- france:
- 1. servitude 2. corvée
- germane:
- Fron 1. Leibeigenschaft, Knechtschaft 2. Frondienst
- hungare:
- 1. jobbágyság 2. úrbér
- itale:
- 1. servitù della gleba
- nederlande:
- lijfeigenschap
- portugale:
- servidão
- ruse:
- 1. крепостное право, крепостничество 2. барщина
- slovake:
- poddanstvo, poroba
- ukraine:
- панщина
servuta
- Rilata al servuto, metita sub servuton: mallarĝa irvojeto kondukis trans la servutan grenkampon [2]; kiu el vi estas tiel servuta, ke li volus esti sklavo? Ret ; portreto, kiu vere plaĉis al Jekaterina, estis farita de servuta pentristo I. Argunov KFl .
2.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
servuti
- germane:
- fröhnen
- ukraine:
- працювати на панщині, відробляти панщину
servutulo
-
Homo submetita al servuto:
bienhavanto kun sia servutulo
FK
;
en la nokto la servutuloj dormadis en la varma cindro, trempadis la fingrojn en
la grasa fulgo kaj lekadis ilin
[4];
ni aĉetis vin kiel servutulon, vi estas nia
[5];
do? do? – demandis li, servutule kurante jen de unu flanko, jen de la alia
PatrojFiloj
.
sklavo1
4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
- angle:
- serf, thrall, peon, bond servant
- beloruse:
- прыгонны (наз.)
- ĉeĥe:
- nevolník, robotník
- france:
- serf
- germane:
- Leibeigener ~ule: unterwürfig.
- hungare:
- jobbágy
- itale:
- servo della gleba
- nederlande:
- lijfeigene
- ruse:
- крепостной (сущ.)
- slovake:
- nevoľník, poddaný
- ukraine:
- кріпак
servutigi, enservutigi
- Submeti al servuto: Romo, jam servutigis rabitajn keltojn [6]; kiam danaj kaj germanaj grandsinjoroj en la fino de la mezepoko provis servutigi la liberajn malgrandbienulojn en nia lando, tiuj forpelis batale la sinjorojn kaj iliajn soldatojn ViV ; (figure) tiu volo de superrego ne povus kvietiĝi alie ol en la hegemonio de la plej forta ŝtato super ĉiuj ceteraj enservutigitaj [7].
6.
Monato, Gilbert Ledon: Muroj dumiljara solidas
7. A. Spinelli, E. Rossi, trad. U. Broccatelli: La Manifesto de Ventotene, [2007]
7. A. Spinelli, E. Rossi, trad. U. Broccatelli: La Manifesto de Ventotene, [2007]
- angle:
- to thrall
- france:
- asservir
- germane:
- der Frohn unterwerfen