*registr/i PV
registro
- 1.
-
Listo, paĝo, libro, dosiero...
en kiu oni registras:
en la fino de la verko estos presita alfabeta registro de temoj
PrV
;
ili havis apartan genealogian registron
[1];
mi enskribas ĉiujn naskitajn infanojn, post kiam mi baptis ilin […en]
la preĝejan registron
[2];
ĝi estas tro granda kalkula problemo, se oni volus kunmeti plenan registron de
liaj bonaj ecoj
[3];
[mi] iris rekte al la poŝtoficejo kaj enrigardis la registron de urbaj
komercaj adresoj
[4];
ni konas el la registro la diversajn en- kaj elvenojn
[5];
[vi] ne troviĝas en la registroj de balotintoj
[6].
etato, indekso, matrikulo, statistiko3
- 2.
Absoluta amplekso de voĉo aŭ muzikilo de plej malalta al plej alta tonoj, kiujn ĝi kapablas sonigi: la mezaj registroj estas baritono ĉe viroj kaj mezosoprano ĉe virinoj [7]; kantisto, kies voĉa registro estis kvin oktavoj [8].
voĉo4

1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. kroniko 4:33
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
3. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
4. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 29. Sorto Flatas, Sorto Batas.
5. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 23
6. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 11
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto

- angle:
- register 1. list, register, record, roll
- beloruse:
- 1. рэестар, пералік 2. рэгістар
- ĉeĥe:
- kniha záznamů, registrační kniha, rejstřík
- france:
- registre
- germane:
- 1. Verzeichnis, Register 2. Register, Stimmumfang
- hispane:
- registro 1. registro, cartilla 2. registro
- nederlande:
- register
- ruse:
- 1. реестр 2. регистр
- slovake:
- evidencia, prehľad, registrácia, zápis, záznam
- ukraine:
- перелік, реєстр, список, реґістр
*registri
(tr)
- 1.
-
Orde kaj metode skribi en tiucela libro aŭ kajero ciferojn,
notojn pri faktoj, dokumentoj ks, pri kiuj oni volas konservi
memoron:
la restaĵo de la arboj […] estos malgrandnombra, kaj knabo povos ilin
registri
[9];
la popolon […] registri
[10];
ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo
[11];
ĉiuj ili estis registritaj laŭ siaj nomoj
[12];
kiu ankoraŭ ne enregistris sin
Metrop
?
la pakaĵojn oni n[…]registris en notlibroj
[13];
li promesis zorge registri ĉiujn kritikojn kaj post ilia esploro enkonduki en la
lingvon ĉiujn ŝanĝojn necesajn
[14];
[tiu kreskaĵo] estas variaĵo! li diris […], ĝi ne estas
registrita en la sistemo
[15]!
nenie estis registrita lia alveno, al neniu li prezentis sian pasporton aŭ alian
paperon
[16];
registrita letero
[17];
ŝi sendis sian koverton en pli granda koverto per registrita poŝto
[18];
la kvanto de registritaj TTT-ejoj atingis 101 435 253
[19];
la malsano estas registrata preskaŭ en ĉiuj kontinentoj
[20].
enlistigi
- 2.
- (figure)
Atenti por memori pri io:
la lingvo […] estas produkto, kiun la individuo registras pasive
[21];
li rigardis ŝian vizaĝon, sed ne sukcesis registri tremeton en ŝia mieno
[22];
Jano registris tiujn faktojn sen granda surprizo, li pri tio interesiĝis nur pro
kompleteco
[23];
tion mi duonkonscie mense registris, kiam mi legis la leteron
[24].
rimarki, noti
- 3.
Aŭtomate ekkonservi per spuroj, signoj aŭ kodoj.
- a)
-
Tiel spuri la variojn de iu fenomeno:
per videa kamerao oni registras la ir-vojojn de la vezikoj
[25];
la skanilo registris la respondan cerban aktivecon, mezurante la sangan fluon
[26];
ĝian eksplodon registris eĉ sismografoj en Bavario
[27];
tiujare en Britio staris 4,2 gvataparatoj, do unu kamerao por 14 loĝantoj, ĉiu
civitano estas registrata meznombre 300 fojojn tage
[28]!
detekti
- b)
- Tiel fiksi ricevatajn datumojn: Onezimo certe estis registranta sur kasedon sian tamtaman dancprogramon [29]; sonbende registritaj prelegoj, radioelsendoj, kantoj [30]; la parolistoj […] registris tiujn sondosierojn [31].
filmi, skribi2, surbendigi
9.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 10:19
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 7:5
11. La Nova Testamento, Luko 2:3
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 8:20
13. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
14. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhof kaj reformoj en esperanto
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
16. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 27
17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
18. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 23
19. Monato, AMik: Kiom grandas la virtuala mondo?, 2007
20. Monato, Vladimir Lemelev: Epidemiaj sekvoj en Eŭropo, 2007
21. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
22. Stellan Engholm: Vivo vokas, VII.
23. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 17
24. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 29
25. F. van Mook: Mezurado de malgrandaj aeraj velocitoj..., , La Domo, 1996-10 (12)
26. Monato, Oliver Kim: Robota mano regata de pensoj, 2007
27. Monato, Stefan Maul: Monstra atompotenco, 2009
28. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas, 2008
29. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Ne nur tamtamado
30. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
31. E. Cid: Por lerni Esperanton, 2005

- register, record 1. register, record 2. note, notice
- beloruse:
- рэгістраваць
- ĉeĥe:
- evidovat, knihovat, registrovat, vést rejstřík, zapsat do rejstříku, zaznamenat
- france:
- enregistrer 1. consigner (enregistrer) 3. relever (enregistrer)
- germane:
- 1. registrieren, verzeichnen, vermerken, einschreiben, eintragen, notieren ~ita letero: Einschreiben. per ~ita poŝto: als Einschreiben. 2. registrieren, bemerken, feststellen 3. aufzeichnen, aufnehmen
- hispane:
- registrar, inscribir, matricular, grabar, archivar, alistar, facturar (equipaje), recopilar (datos) 1. registrar, inscribir 2. anotar 3. registrar
- nederlande:
- registreren
- nepale:
- रेकर्ड
- ruse:
- регистрировать ~ita letero: заказное письмо.
- slovake:
- registrovať, zaknihovať, zapísať do registra
- tibete:
- སྐད་པར་བཟོ་
- ukraine:
- реєструвати, записувати, вносити до списку, реєстру
registrado
- Ago registri: eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita, ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio [32]; Berg eksigis tri laboristojn, agitintajn kontraŭ nova formo de laborregistrado Metrop ; en pli ol dudek jaroj da atenta aŭskultado kaj da registrado de parola esperanto mi neniam spertis unu miskomprenon ŝulditan al mal- [33]; poŝkomputiloj ebligas eĉ registradon de sono [34].
32.
La Nova Testamento, Luko 2:2
33. Claude Piron: La bona lingvo, 3. Natura Sin-esprimado
34. Monato, Zoran Ćirić: Aĉeti tekokomputilon, 2003
33. Claude Piron: La bona lingvo, 3. Natura Sin-esprimado
34. Monato, Zoran Ćirić: Aĉeti tekokomputilon, 2003
- angle:
- registration
- beloruse:
- рэгістрацыя
- ĉeĥe:
- evidence, registrace (činnost), registrování
- france:
- enregistrement
- germane:
- Aufzeichnung, Registrierung
- hispane:
- registro, grabación
- ruse:
- регистрация
- slovake:
- evidencia, prehľad, registrácia, zápis, záznam
- ukraine:
- реєстрація
registriĝi, enregistriĝi
(ntr)
- Enmeti sian informon, nomon kaj ceterajn, en liston, en registron por konservo; enskribiĝi: enigu vian retpoŝtadreson per kiu vi registriĝis kaj ni retpoŝte sendos instrukciojn [35]; Wadjda, estas ribelema 14-jaraĝa knabino, kiu enregistriĝis por loka konkurso de legado de la Korano [36].
35.
-: Nova pasvorto, Pasporta servo, [vidita en 2020]
36. G. P. Savio: Kial oni malpermesas al knabinoj bicikli?, Esperanta Retradio, 2016-07-15
36. G. P. Savio: Kial oni malpermesas al knabinoj bicikli?, Esperanta Retradio, 2016-07-15
- beloruse:
- рэгістравацца, зарэгістравацца, запісвацца
- france:
- s'enregistrer
- hispane:
- inscribirse, registrarse
sonregistrilo
-
Aparato, kiu povas registri kaj konservi sonojn:
mi ĵus akiris sonregistrilon Olympus LS11
[37].
diktafono, magnetofono
- beloruse:
- гуказапісны апарат
- ĉeĥe:
- magnetofon
- france:
- enregistreur (magnétophone)
- hispane:
- magnetófono, magnetofón, grabadora, registradora
- slovake:
- magnetofón
- ukraine:
- звукозаписуючий пристрій
terenregistro
Mezura planaro de la bienoj kaj terposedoj, starigita por difini la terimpostojn kaj eviti koliziojn inter terposedantoj: en regiono „Alsace-Lorraine“ validas la sistemo de la germana juro: la proprieton transdonas la enskribo en terenregistron [38].
bienetato, katastro
38.
J. Duthilleul: La
rajto havi domon, Internacia Jura Revuo, 1977:1-1977:2
- angle:
- land register, register of title deeds, official real estate register
- beloruse:
- кадастр
- ĉeĥe:
- katastr nemovitostí
- france:
- cadastre
- germane:
- Kataster, Grundbuch
- hispane:
- catastro
- hungare:
- telekkönyv, kataszter
- katalune:
- cadastre
- nederlande:
- kadaster (register)
- ruse:
- кадастр
- slovake:
- kataster nehnuteľností
- ukraine:
- кадастр
videregistrilo, videoregistrilo
Aparato aŭ parto de aparato por videa registrado de bildoj: fabrikanto inventis aparaton, kiu […] malebligas rapidigi videoregistrilon dum la reproduktado de reklamoj [39]; la procedo de la ekzameniĝo fiksiĝas per videoregistrilo [40].
39.
Vastalto:
Terura inventaĵo, Akvosfero, 2006-04-20
40. G. Ŝilo, trad. V. Minin: Ĉu lingvo dum 7 tagoj..., Internacia Pedagogia Revuo, 2009:2
40. G. Ŝilo, trad. V. Minin: Ĉu lingvo dum 7 tagoj..., Internacia Pedagogia Revuo, 2009:2
- beloruse:
- відэарэгістратар
- france:
- caméscope (enregistreur), magnétoscope
- hispane:
- videocámara, filmadora
registrolibro
- angle:
- list, register, record, roll
- beloruse:
- рэестар
- ĉeĥe:
- kniha záznamů, registrační kniha, rejstřík
- france:
- registre (livre)
- germane:
- Verzeichnis, Register, Kladde (Register)
- hispane:
- registro, cartilla
- ruse:
- реестр
- slovake:
- kniha záznamov
- ukraine:
- реєстраційна книга, іст. реєстр, реґістр