*17aŭtoritat/o PV
aŭtoritato ↝
- 1.
- Spirita povo, influo, bazita sur respekto al la scioj, intelekto, saĝo, kompetento de koncerna persono aŭ institucio: li havas grandan aŭtoritaton inter siaj kolegoj pro sia kompetenteco; la tempo de la teoriaj juĝoj kaj de kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj jam de longe pasis [1]; en nia afero povas ekzisti nur aŭtoritateco moralaZ .
- 2. ↝
- Potenco: kaj li donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj [2]; aŭtoritato de regnestro, de leĝoj.
1.
Zamenhof: Parolado antaŭ la 4a Kongreso Esperantista, Dresden, 1908-08-17
2. La Nova Testamento, S. Marko 6:7.
2. La Nova Testamento, S. Marko 6:7.
- angle:
- authority
- beloruse:
- 1. аўтарытэт 2. улада
- bretone:
- aotrouniezh
- ĉeĥe:
- autorita
- france:
- autorité (pouvoir)
- germane:
- Autorität 1. natürliche Autorität 2. Macht
- hispane:
- autoridad
- hungare:
- 1. tekintély, autoritás 2. hatalom, autoritás
- itale:
- 1. autorità, autorevolezza 2. autorità
- portugale:
- autoridade
- ruse:
- 1. авторитет, влияние 2. власть, компетенция
aŭtoritata ↝
- 1.
- Estiminda, obeinda, havanta aŭtoritaton1: aŭtoritata personoZ , kelkaj famuloj favore rekomendis esperanton: ... la aŭtoritata lingvisto A. Meje (Meillet) kaj aliaj [3]; laŭ la opinio de aliaj personoj, kies juĝo en tiaj aferoj estas pli aŭtoritata ol miaZ ; okazas, ke tiaj homoj (inkluzive min) alprenas tonon aŭtoritatan, kvazaŭ ili havus ian ĉielan komision deklari, kio estas ĝusta kaj kio malĝusta BonaLingvo necesas ankaŭ legitimi la motivaron per citoj, per ekzemploj el aŭtoritataj fontoj [4]; aŭtoritata teksto, raporto.
- 2.
- Deviga, posedanta aŭtoritaton2: aŭtoritata decido; aŭtoritata tonoZ .
3.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Je la lumo de la sperto
4. J. Camacho: La liturgio de l' foiro, 1999
4. J. Camacho: La liturgio de l' foiro, 1999
- angle:
- authoritative
- beloruse:
- 1. аўтарытэтны 2. уладарны
- bretone:
- aotrouniek
- ĉeĥe:
- autoritativní
- france:
- autoritaire, compétent, qui fait autorité
- germane:
- 1. autoritativ 2. autoritär
- hebree:
- סמכותי
- hispane:
- autoritario
- hungare:
- parancsoló, autoriter 1. tekintélyes, autoritatív
- itale:
- 1. autorevole 2. autoritario
- ruse:
- 1. авторитетный, влиятельный 2. властный
aŭtoritatismo ↝
Regado per aŭtoritataj decidoj, pli ol per interparolo kaj kompromiso: en via lando ... la aŭtoritatismo estas hieraŭa memoro kaj hodiaŭa danĝero [5].
Rim.: Kontraste al diktatoreco politika aŭtoritatismo ne disponas pri ĉiurilataj povoj. Ĝi konsistas pliĝuste el tro drasta uzo de leĝe difinitaj povoj. [ĵv]
5.
G. Steele:
[hejmpaĝo], 2005
- france:
- autoritarisme
aŭtoritatulo, aŭtoritato
- 1.
- Kompetentulo, fidinda eminentulo: ŝajnaj aŭtoritatojZ ; profesoro J.W. Hopkins (Yale Un.), tiutempe la plej granda aŭtoritatulo en fako de reptilioj [6].
- 2.
- Estro: spitaĝo (estas la) vivperiodo en la aĝo de ĉ. 2 ĝis 4 jaroj, kiam la infano ekzercas sin en mensa sendependeco per kontraŭstaro al la gepatroj kaj aliaj aŭtoritatuloj HejmVort ; ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon? [7].
6.
Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, Libro 2a, ĉap. 8a.
7. La Nova Testamento, Al la Romanoj 13:3.
7. La Nova Testamento, Al la Romanoj 13:3.
- angle:
- authority figure
- beloruse:
- 1. аўтарытэтная асоба 2. кіраўнік, уладар, прадстаўнік улады
- bretone:
- 2. pennadurezh
- france:
- autorité (personne)
- germane:
- Autorität (als Person)
- hebree:
- בעל סמכות
- itale:
- autorità (persona)
- ruse:
- 1. авторитетный человек 2. представитель власти, лицо наделённое властью