9sugest/i PV
9sugesti ↝
- 1. ↝
-
Indiki:
- a)
- Esprimi opinion; indiki, diri, sciigi: humile mi sugestas, ke sintezo de ambaŭ opinioj estas eĉ pli „natura“! [1]; Ivan Guzmán de Rojas, bolivia komputilisto, sugestis, ke la ajmara estas ne nur tre antikva, sed plie, ke ĝi aspektas kiel „artefarita“ lingvo, intence planita [2]; jam en 1992 la naskiĝinta politika opozicio en Ruando klare sugestis la komplicecon de la familio de la prezidanto [3]; alia motivo aparte evidenta en tiu ĉi frua verko, kiel mi jam sugestis, estas la ŝekspira interesiĝo pri rakontado [4].
- b) ↝
- Indiki2, supozigi: ŝi […] kaptis la okazon repudri mallongan nazon, kies koloro ne sugestu anemion [5]; Zalmuna demandis per voĉtono, sugestanta samtempe plendemon, petolemon kaj malestimon [6]; nesuperebla estas la deziro pridemandi la aŭtoron, kiom el la verko havas bazon […] kaj kiom estas delira fantazio, kiel la lastaj paĝoj almenaŭ parte sugestas [7].
- 2. ↝
- Aludi: mi kuraĝis ĉi tion sugesti, tiel malkaŝe, kiom permesis la ĝentileco [8]; la aŭtoro mem deklaras, ke kelkfoje li klarigis la signifon „pli sugestante ol difinante“ [9].
- 3. ↝
- Pensigi: en lando, kie oni konas la salikon, kiun en Britio ni nomas „kaĉjo-saliko“, la etaj amentoj iom sugestas grizajn katidojn, kaj iam oni kredis, ke al ili formiĝas magiaj katoj [10].
- 4. ↝
- Direkti ien ies pensojn, pensigi, suflori: kaj, kiam la infano iom hezitis, li sugestis: Ĉu vi ankaŭ amas Nuptan? [11]; observado de birda flugo sugestis la ideon pri flugaparato.
- 5. ↝
- Proponi, konsili: „Depafu lin“, Vilĉjo sugestis, „kaj kvitigu senplue la aferon“ [12]; sed unu planon post alia, kiun ŝia vigla cerbo sugestis, ĉi devis forĵeti kiel netaŭgan [13]; mi cerbumis ĝis duonfrenezeco, sed mi ne povis elpensi ian alian elfareblan planon, ol tiun, kiun mi sugestis [14]; li sugestas, ke, ĉar la malvarma milito estas malantaŭ ni, ni nun agu por konverti UN en tian mondan federacion [15]; redaktoroj de „Le Monde Diplomatique“ […] sugestis iun „internacian observejon de la amaskomunikiloj“ [16].

1.
William AULD: Unu ritmo en „La infana raso“, Nica Literatura Revuo, 2:4.
2. Garbhan Macaoidh: Ĉu Esperanto de la Andoj?Monato
3. Wim M. A. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, jaro 1995a, numero 12a, p. 23a
4. Humphrey Tonkin: Shakespeare tutmonda, IKU-2000
5. Marjorie Boulton: Ebrivirgeco, La nica literatura revuo, 3:3
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 10a
7. Stefan Macgill: Satiro el la umbilikoMonato
8. S. Butler, tr. A. Venture: La muzikaj bankoj, Nica Literatura Revuo, 4:1.
9. Carlo Minnaja: Libroj: Baza Esperanta RadikaroMonato
10. Marjorie Boulton: La proceso, la sorĉistino kaj ŝia kato, IKU-1996
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 4a
12. Jack London, tr. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, Nica Literatura Revuo, 1:4.
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 13a
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 14a
15. Kep Enderby: Unu grandan rondon familianMonato
16. Gilbert Ledon: Kvina povoMonato
2. Garbhan Macaoidh: Ĉu Esperanto de la Andoj?Monato
3. Wim M. A. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, jaro 1995a, numero 12a, p. 23a
4. Humphrey Tonkin: Shakespeare tutmonda, IKU-2000
5. Marjorie Boulton: Ebrivirgeco, La nica literatura revuo, 3:3
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 10a
7. Stefan Macgill: Satiro el la umbilikoMonato
8. S. Butler, tr. A. Venture: La muzikaj bankoj, Nica Literatura Revuo, 4:1.
9. Carlo Minnaja: Libroj: Baza Esperanta RadikaroMonato
10. Marjorie Boulton: La proceso, la sorĉistino kaj ŝia kato, IKU-1996
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 4a
12. Jack London, tr. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, Nica Literatura Revuo, 1:4.
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 13a
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 14a
15. Kep Enderby: Unu grandan rondon familianMonato
16. Gilbert Ledon: Kvina povoMonato
- angle:
- suggest
- bulgare:
- внушавам
- france:
- inspirer (suggérer), laisser entendre, suggérer
- germane:
- suggerieren, einreden, vorschlagen
- hispane:
- sugerir
- hungare:
- sugall, sugalmaz, javasol, ajánl, indítványoz, tanácsol, emlékeztet, sejtet
- katalune:
- suggerir
- nederlande:
- voorstellen, opperen, een wenk geven, suggereren
- okcitane:
- prepausar, suggerir
- pole:
- 1. sugerować, podsuwać (myśl, pomysł) 2. sugerować, napomykać 3. podsuwać (myśl, pomysł), poddawać (myśl, pomysł) 4. przywodzić na myśl 5. sugerować, podsuwać (myśl, pomysł)
- portugale:
- sugerir
- ruse:
- 1. указать 2. указать, намекнуть 3. навести на мысль, напомнить 4. заронить мысль, навести на мысль, внушить, подсказать, инспирировать 5. советовать, предложить
sugesto
- 1. ↝
- Propono, konsilo (ideo, plano, ktp): laŭ sugesto de Hagaj, li kaj lia sinjoro estis tute same vestitaj, por povi pli efike superruzi eventualajn persekutantojn. Neordinara simileco de eksteraĵo faris tion praktika sugesto [17]; observado de la supraj sugestoj certe reduktos la misprezentojn [18]; li bonvole faris multajn sugestojn kiujn mi zorge studis kaj preskaŭ senescepte akceptis [19].
- 2.
- Opiniesprimo: mi pensas, ke mi ne multe ŝanĝis mian sintenon post mia sugesto, en Notlibro de Praktika Esperantisto, en 1932, ke la serioza literaturo estas surogato de la religio […] ŝia sugesto, ke la serioza verkisto havas la rajton priskribi la vivon tiel, kiel li ĝin observas, estas komento de idealista poetino [20]; eble iu leganto de Monato povas respondi al ĉi tiuj demandoj, aŭ havas sugestojn ĉi-rilate [21]; bonvenis sugesto de universitata profesoro, ke ne nepre necesas multekosta kaj temporaba serĉado pri dioksinoj, sed ke pli facile konstatebla ĉeesto de PCB-oj (aliaj grupo de venenaj kemiaĵoj) estas fidinda indikilo [22].
17.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 16a
18. Ivo Lapenna: Por pli efika informado, UEA, Rotterdam, 1974
19. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Antaŭparolo de la Tradukinto
20. K. R. C. Sturmer: Literaturo kaj moralo, Nica Literatura Revuo, 2:2.
21. Garbhan Macaoidh: KlavarskriboMonato
22. Roland Rotsaert: Dioksino-krizo, Monato, jaro 1999a, numero 7a, p. 12a
18. Ivo Lapenna: Por pli efika informado, UEA, Rotterdam, 1974
19. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Antaŭparolo de la Tradukinto
20. K. R. C. Sturmer: Literaturo kaj moralo, Nica Literatura Revuo, 2:2.
21. Garbhan Macaoidh: KlavarskriboMonato
22. Roland Rotsaert: Dioksino-krizo, Monato, jaro 1999a, numero 7a, p. 12a
- angle:
- suggestion
- bulgare:
- внушение
- ĉeĥe:
- námět, návrh, podnět, popud, rada, sugestivní vliv
- france:
- suggestion
- germane:
- Vorschlag
- hispane:
- sugerencia
- hungare:
- sugallat, javaslat, indítvány, tanács
- katalune:
- suggestió
- nederlande:
- voorstel, suggestie
- okcitane:
- suggestion
- pole:
- 1. sugestia, namowa, podszept
- portugale:
- sugestão
- ruse:
- 1. подсказка, совет 2. мнение, высказывание
- slovake:
- námet, návrh, podnet, popud, sugestívny vplyv