hipostaz/o

hipostazo   Vikipedio

KRI Ĉiu el la tri personoj de la Triunuo, rigardataj laŭ iliaj apartaĵoj: en la jaro 362-a la Koncilio Aleksandria rekomendis ke la terminoj hipostazo kaj persono estu uzataj sinonime; en ortodoksismo, la hipostazoj havas personajn aŭ hipostazajn atributojn: la Patro estas senkomenca, la Filo estas naskita (Jn 1:14, Heb 1:5) de la Patro, la Sankta Spirito devenas (Jn 15:26) de la Patro.
Rim.: La latina vorto sub-stantia estas imitaĵo de la greka hypo-stasis, tamen dum longa tempo ĝi servis ankaŭ por traduki la terminon ουσία (esenco); sekve de tio la latina terminologio ŝajnas iom konfuza, kaj la koncepto de la Triunuo, malsama en la kristanismoj orienta kaj okcidenta. [Sergio Pokrovskij]
angle:
hypostasis, person
beloruse:
іпастась
france:
hypostase (cathol.)
germane:
Hypostase, Personifizierung
hispane:
hipóstais
hungare:
hiposztázis, személy (Szentháromság)
itale:
ipostasi (rel.)
malnovgreke:
υπόστασις
nederlande:
hypostase, persoon (kathol.)
pole:
hipostaza
portugale:
hipóstase
ruse:
ипостась

administraj notoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.