domajn/o EKV

domajno

1.
RETKompLeks (en sistemo de retnomoj), komuna nomparto indikanta unu servon, institucion aŭ retregionon; la tuto de retnodoj atingeblaj sub tiu komuna nomo: „Eventoj“ estis la unua Esperanto-gazeto, kiu siatempe registris por si propran interretan domajnon: „eventoj.hu“ [1]; krom la serĉmaŝino, Google ofertas aliajn servojn en apartaj subdomajnoj, la mapservo estas atingebla sub la domajno maps.google.com; la serĉilo de Google estas atingebla en diversaj landaj domajnoj, la nederlanda google.nl estas registrita en la landa domajno „nl“. Google ankaŭ ofertas publikan retpoŝtservon en la domajno gmail.com; Interreto estas mastrumata de […] ICANN, kiu mastrumas la adresojn kaj la nomojn de la […] domajnoj [2]. VD:retadreso, retejo, retnomo, retregiono
2.
(neologismo) Kampo1.d de agado, influo, regado: ĉiuj el liaj rakontoj nun estas en la publika domajno [3]; Google sukcese etendis la domajnon de kapitalismo en la lingvon mem, farante varojn el vortoj [4]; similaj incidentoj ŝajne okazis en aliaj orientaj urboj, kiel Donecko (domajno de la eks-prezidento Ianukoviĉ) kaj Mariupol [5]. VD:branĉo2, fako3, kadro2, medio, sektoro1
Rim.: Per la vorto „domini“ oni povas formi sinonimon „dominejo“.
3.
MATKompLeks
a)
Por ĵeto2, la maksimuma subaro de la fonta aro, sur kies elementoj la ĵeto estas difinita: en matematiko kaj teoria komputiko, bulea domajno estas kutime skribata kiel {0, 1}{⊥, ⊤} [6].
b)
Por duloka rilato `RsubeAxxB`, la aro `{x in A: (EEy in B)[(x,y)in R]}`.
c)
Por algoritmo `A`, ĝia „konverĝejo“, `bb "dom" A={x: A(x)darr}`.
Rim.: Ne konfuzu kun la similsona fundamenta vorto „domeno“ (ludo, mantelo).
1. Jubileo kaj interesaĵoj ĉe Lingvo-Studio, Eventoj
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, La nova ordo Interreto
3. Mi estas tradukanto
4. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Survoje al lingva kapitalismo
5. Ukrainio : paŝado al milito?, Neniam milito inter ni, 2014-03-02
6. Vikipedio, Bulea domajno
angle:
domain
ĉine:
知識領域 [zhīshilǐngyù], 球状 [qiúzhuàng], 領域 [lǐngyù], 領地 [lǐngdì]
germane:
Domäne 1. Domain
ruse:
1. домен 3. область определения

administraj notoj